Universiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universiado
ripetiĝanta sporta evento
Branĉoj • Summer Universiade
• Winter Universiade vd
Fondita en 1959
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
flago de la Federacio Internacia de Sporto Universitata (FISU)

La Universiado estas internacia multflanka sporta evento, organizata por universitataj atletoj fare de la Federacio Internacia de Sporto Universitata (FISU). La nomo estas kombino el la vortoj "universitato" kaj "olimpiado", neologisma variaĵo de la vorto olimpiko.[1]

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj Universitataj Ĉampionadoj / Internaciaj Universitataj Ludoj[redakti | redakti fonton]

Alternativa evento de la Unio Internacia de Studentoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj Internaciaj Universitataj Ĉampionadoj respective Internaciaj Universitataj Ludoj estis organizitaj en 1923 kaj ekde la jaro 1949 okazis sub la aŭspicio de la Federacio Internacia de Sporto Universitata (france Fédération Internationale du Sport Universitaire, mallonge FISU) from 1949. Alternativa evento estis organizata de la Unio Internacia de Studentoj (france Union Internationale des Étudiants, mallonge UIE) iunter la jaroj 1947 kaj 1962, inkluzive de unu neoficiala evento en 1954 - la listo de eventaj urboj montras ke tiu alternative evento kadre de la Malvarma Milito celiĝis aparte al sportistoj el la ŝtatoj de la Orienta Bloko (Aŭstrio kaj Finnlando kadre de la Malvarma Milito konsideriĝis "neŭtralaj ŝtatoj").

Lokoj de la Universiadoj[redakti | redakti fonton]

La suba tabelo donas superrigardon pri la gastigantaj urboj de kaj la someraj kaj la vintraj Universiadoj.

Jaro N-ro Somera Universiado N-ro Vintra Universiado
1959 1-a Torino,  Italio
1960 1-a Chamonix,  Francio
1961 2-a Sofio,  Bulgario
1962 2-a Villars,   Svislando
1963 3-a Porto Alegre,  Brazilo
1964 3-a Špindlerův Mlýn,  Ĉeĥoslovakio
1965 4-a Budapeŝto,  Hungario
1966 4-a Sestriere,  Italio
1967 5-a Tokio,  Japanio
1968 5-a Innsbruck,  Aŭstrio
1970 6-a Torino,  Italio 6-a Rovaniemi,  Finnlando
1972 7-a Lake Placid,  Usono
1973 7-a Moskvo,  Sovetunio
1975 8-a Romo,  Italio 8-a Livigno,  Italio
1977 9-a Sofio,  Bulgario
1978 9-a Špindlerův Mlýn,  Ĉeĥoslovakio
1979 10-a Meksikurbo,  Meksiko
1981 11-a Bukaresto,  Rumanio 10-a Jaca,  Hispanio
1983 12-a Edmonton, Alberto,  Kanado 11-a Sofio,  Bulgario
1985 13-a Kobe,  Japanio 12-a Belluno,  Italio
1987 14-a Zagrebo,  Jugoslavio 13-a Štrbské Pleso,  Ĉeĥoslovakio
1989 15-a Duisburg,  Okcidenta Germanio 14-a Sofio,  Bulgario
1991 16-a Sheffield,  Britio 15-a Sapporo,  Japanio
1993 17-a Buffalo, Novjorkio.  Usono 16-a Zakopane,  Pollando
1995 18-a Fukuoka,  Japanio 17-a Jaca,  Hispanio
1997 19-a Sicilio,  Italio 18-a Muĝu / Ĝonĝu,  Sud-Koreio
1999 20-a Palma de Mallorca,  Hispanio 19-a Poprad,  Slovakio
2001 21-a Pekino,  Ĉinio 20-a Zakopane,  Pollando
2003 22-a Daegu,  Sud-Koreio 21-a Tarvisio,  Italio
2005 23-a İzmir,  Turkio 22-a Innsbruck / Seefeld,  Aŭstrio
2007 24-a Bankoko,  Tajlando 23-a Torino,  Italio
2009 25-a Belgrado,  Serbio 24-a Harbin,  Ĉinio
2011 26-a Ŝenĵeno,  Ĉinio 25-a Erzurum,  Turkio
2013 27-a Kazano,  Rusio 26-a Maribor,  Slovenio
2015 28-a Gŭangĝu,  Sud-Koreio 27-a Granado,  Hispanio
2017 29-a [2] 28-a [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krei apartan esperantismon "universiko", el ""universitato" kaj "olimpiko", pli konfuzus ol helpus pro la multlingva uzo de la radiko "universiad-".
  2. 2,0 2,1 La urboj de la somera kaj vintra Universiadoj de 2017 estas elektataj en novembro 2011.