Diskuto:Araba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉu ekzistas standarda transskribo de la araba por Esperanto?

-- Mi supozas, ke ne ekzistas norma transskribo, ĉar mi neniam legis pri tia, kvankam oni ofte plendas pri la malcerteco de transskriboj el la arabo. Ekzemple: http://groups.google.com/groups?th=3fb62cdbcef129e0&seekm=wHqo7.31637%24BS1.3463284%40news20.bellglobal.com

Jes, vi levis gravan demandon. Kion fari pri arabaj nomoj? Multaj ĝis nun simple kopiis la anglan transskribon, sed ĉu tiu estas "internacia", aprobita ĉe UN ktp? Ĉu ekzistas Araba "pinjino"? Ni devas havi klarajn regulojn por transkribado el ajna lingvo nelatinlitera.

Ĝis nun ni ŝajne nur solvis la problemon rilate al rusaj nomoj (kiuj facile esperantliterumatas) kaj ĉinaj (pinjine)... Bab 17:00, 28. Okt 2004 (UTC)

-- Ne eblas "simple" kopii la anglan transskribon, ĉar ankaŭ en la angla mankas norma transskribo. Sekvu la ligon supre.

Ne ekzistas norma transskribo, sed ni bezonas ĝin; tamen ne nur normaron ni bezonas sed ankaŭ regularon pri kie kaj kiam uzi ĝin: kiam transskribi, kiam traduki, kiam esperantigi... kaj poste kiel traduki, kiel esperantigi... Ni devas difini nivelojn de esperantigado: kiaj vortoj ni devas esperantigi, kiel ni traktas loknomojn, kiel propraj nomoj, kia arabo ni transskribas, ĉu klasika, ĉu "dialekta", kaj kiam ni uzas unu kiam la alia... estas multaj demandoj farendaj kaj multa laboro por respondi ilin... do, ek al labor'?
Ni pensu ke plejparto de naciaj lingvoj ne havas transskribsistemojn normajn... mi ne konas ĝin en la angla, la franca, la hispana, la itala... tamen ekzistas sistemoj kutimaj (ekzemple en la hispana la tiel nomata Al-Qantara-sistemo, pruntita scienca revuo tiel nomata, sed oni uzas ĝin nur historiografie)... sed angle laŭ mia scio ekzistas nenion similan (komparu la Islama Enciklopedio-sistemo kun la kutimoj en historiaj revuoj)... nur en la kataluna oni redaktis norman sistemon, tamen ne ĉiam uzata.
Ni povus preni kiel modelo aŭ almenaŭ kiel inspirilo la katalunan transskribsistemon kaj transliterumsistemon, vidu ilin ĉi-tie kaj ĉi-tie (pdf).
Vidu ankaŭ la proponoj de Nino Vessella [ĉi-tie (bedaŭrinde en 2011 ne plu rete legeba)]. Mi vidis ilin ie kun apuda tabulo komparanta kelkaj nacilingvaj transskribsistemoj kaj esperantaj sistemoj, sed mi ne memoras kie mi vidis. Vi trovos surpapere tiun tabulon ĉe Mustar Abasi, "Tezoj pri islamo kaj la vivo de la islama profeto", UIEA. Murree. 2000. 24 paĝoj, reviziita de Nino Vessella.
--CarlesVA 09:02, 24. Apr 2008 (UTC)

En diskutpaĝo de nova artikolo pri la libia urbo الزاوية (en Esperanto ZavijaZaŭija, laŭ IFA Zawiya(h)), mi skribis la 16-an de marto 2011: Mi supozas, ke pli trafas esperantlingve transskribi la urbonomon (kaj sekve ankaŭ la nomon de la koncerna distrikto) "Zaŭija", malgraŭ ke en veraj esperantlingvaj vortoj la duonvokalo "ŭ" nur sekvu la vokalojn "e" aŭ "a", sed la prononco de la araba urbonomo estas "Zaŭija", ne "Zavija".

ThomasPusch 12:57, 16 Mar. 2011 (UTC)

Intertempe teksto pri la distrikto Az Zaŭija ekzistas, kaj la teksto pri la urbo adaptiĝu al la origina, araba prononco. Mi do alinomigas la titolon.

ThomasPusch 11:06, 31 Mar. 2011 (UTC)

Narvalo renomigis la artikolon Zavija, kaj klarigis "kiel Vaŝingtono kaj la slavaj lingvoj". Sed la klarigo ne plene trafas: Vaŝingtono (por la usona ĉefurbo Washington DC, prononce pli-malpli Ŭo'ŝingtn Disi') estas esperantlingva vorto, dum Zaŭija aŭ Zavija nur estas latinliterigo de araba vorto, kaj tial la prononco de la araba pli gravas ol transliterigo en la slavaj aŭ baltaj aŭ ĝermanaj aŭ kiuj ajn lingvoj de la norde najbara kontinento Eŭropo. Mi daŭre pledas por la formo Zaŭija, kaj lige al tio ankaŭ ekzistas multaj pliaj arabaj urboj, distriktoj, provincoj, riveroj, montoj ktp, pri kiuj necesus en kazo de akcepto redoni la araban sonon "ŭ" al esperantlingva "v" ŝanĝi la esperantlingvan latinliterigon.

Salam, ThomasPusch 21:33, 7 Apr. 2011 (UTC)

Narvalo respondis en mia persona diskutpaĝo, sed mi movas lian kaj mian notojn al la diskutpaĝo "araba lingvo", ĉar ne temas pri persona temo, ankaŭ ne al demando nur ligata al transskribo de la urbonomo Zavija aŭ Zaŭija, sed ja pri tute principa demando rilate al latinliterigo de ĉiaj arabaj nomoj en Esperanto, kiel montras la antaŭaj notoj de BAB kaj CarlesVA. Lia kaj mia notoj do sekvas:

ThomasPusch

Mi malkonsentas pri via propono. Bedaŭrinde en nia vikipedio ne kunlaboras arabo, ĉino ktp. por senhezite akcepti iliajn proponojn pri elparolo. Do, ŝajnas, ke ni provas imiti elparolon, kiu neniam estos perfekta. Kiun formon elekti el la neperfektaj? Ĉu ne sekvi ekzemplon de hungara, slavaj lingvoj, kiuj adoptas ĉinajn, arabajn nomojn laŭ ties elparolo -dum multaj lingvoj akceptas la anglan transskribon? Kiel sekvi la anglan lingvon, elektante ŭ anstataŭ w en/laŭ la angla transskribo? Vi proponas uzi ŭ antataŭ w en la angla transskribo, sed Eo preferas v anstatŭ w en la transformo de anglaj nomoj, por la pli bone elparolebleco. Mi verkis, kreis la artikolon pri Zavija per mia plej bona intenco.

Ps. Mi same malŝatas la o kun streko en la japanaj nomoj ks. en nia Vikipedio, sed ne havas ĉiam forton batali.

Narvalo 05:07, 8 Apr. 2011 (UTC)

Kara Narvalo, mi certas pri via plej bona intenco, kaj mi ankaŭ subtenas ne senkritike pensi, ke iu anglalingva kutimo estus internacia normo nur pro tio ke temas pri la angla. Sed kvankam mi ne estas arabo, mi garantias al vi ke la araba signo ﻭ‎ certe ne korespondas al la esperantlingva sono "v", sed al "ŭ".

La fakto ke por ĝi en la latinliterigoj de arabaj vortoj al pluraj lingvoj estas uzata la litero "w", ŝuldiĝas ne al anglaj aŭ nederlandaj patriotoj, sed al la Internacia Fonetika Alfabeto, kaj al la inter arabistoj preferata latinliterigo laŭ sistemo de la germanlingva DMG, internacie akceptita inter fakuloj de la universala Orientalista Kongreso de 1936 en Romo (kaj poste plurfoje reoficialigita, ekzemple en normo DIN 31635 jen angle, france kaj germane). En la germana aŭ pola eblas latinliterigi tiun araban sonon per la litero "w", laŭ la internaciaj fakulaj sistemoj IFA kaj DMG, sed estas danĝero ke kutima germano aŭ polo misprononcus la sonon kvazaŭ "v" (en la germana ne estas alternativo, ĉar ne estas litero por la sono "ŭ", sed en la pola uzo de la litero "ł" fakte pli taŭgus). Lingvoscience temas pri voĉa labial-velara alproksimanto - sono kiu inter slavaj lingvoj ja ekzistas en la pola sed ŝajne ne ekzemple en la rusa (almenaŭ laŭ la paĝo Звонкий лабиовелярный аппроксимант). Iuj slavaj lingvoj skribitaj per cirila alfabeto do havas problemon transdoni la sonon "ﻭ‎" aŭ "ŭ", ĉar mankas taŭga cirila ekvivalento kaj ne eblas uzi latinan literon "w" meze de cirila teksto - la anstataŭa uzo de la cirila "в" (esperanta "v") do estas kompromisa elturniĝo, ne fidela al la araba. Iuj romanidaj lingvoj redonas la sonon "ŭ" per litero "u" aŭ france "ou", kiel hispane Zauiya, itale Ez Zauia kaj france tradicie Zaouïa respektive Az Zaouiyah (nur lastatempe ankaŭ iuj francoj ekuzas la IFA-transliterigon kun la ne-franca litero w).

En Esperanto teorie estas tri ebloj: 1. Ĉiam neperfekte latinliterigi ﻭ‎ (sono "ŭ") per "v" (tiam necesas skribi la araban nomon Al Ĝaŭf "Al Ĝavf" (provu prononci la duoblan konsonanton "v-f"!), 2. ĉiam latinliterigi ﻭ‎ per "ŭ" aŭ 3. sen konsidero de la araba fari novan regulon en respekto al la uzo de la duonvokalo "ŭ" en esperantlingvaj vortoj nur post "e" aŭ "a", kaj diri ke la araba signo ﻭ‎ (sono "ŭ") en esperantlingva transskribo estu litero "ŭ" post "a" kaj "e" (ekzemple Al Ĝaŭf) kaj estu litero "v" post aliaj literoj - la lasta solvo tamen perdigus la elegantan esperantlingvan kutimon ke "unu sono estu unu litero"[1], kaj probable pli konfuzigus ol klarigus. Facilas vidi ke mi preferas solvon 2.

Ĉu vi komprenas mian penson?

ThomasPusch 08:51, 8 Apr. 2011 (UTC)

  1. Tion komprenas ankaŭ anglalingvanoj: Ekzemple la angla vikipedia teksto pri DIN 31635 elstarigas ke la akcepteco de tiu normo "relies less on its official status than on its elegance (one sign for each Arabic letter)".
Mi komprenis:)Narvalo (diskuto) 21:55, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

Ibn, abu[redakti fonton]

Ĉu ne la ekzemplo pri Umar kaj Karim devus esti inversa? Amike, Moldur (diskuto) 22:08, 23 mar. 2017 (UTC)