Naĝdo
Etoso
Naĝdo | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
provinco, historia regiono [+] | ||||
Lando | Sauda Arabio | |||
- koordinatoj | 24° 17′ 29″ N, 43° 35′ 17″ O (mapo)24.29133443.588054Koordinatoj: 24° 17′ 29″ N, 43° 35′ 17″ O (mapo) | |||
|
||||
Naĝdo | ||||
Vikimedia Komunejo: Najd [+] | ||||
Naĝdo, arabe نجد [naĝd], estas regiono en la centro de la Araba Duoninsulo; altebenaĵo 1,1 milionojn km² granda, kiu enhavas la kernan regionon de Sauda Arabio kun la ĉefurbo Rijado kaj la urbo Afif.
Meze de la 18-a jarcento, Naĝdo iĝis centro por la vahabistoj, kiuj sub gvido de Ibn Saud grave pligrandigis la regnon. 1921 Naĝdo iĝis sultanlando, kaj 1927 reĝlando. Ekde 1925 ĝi estis en persona unio kun Heĝazo, ekde 1932 sub la nomo Sauda Arabio.