Ŝarm el Ŝejĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝarm el Ŝejĥ
urbo • feriurbo • kism
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73 000  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 55′ N, 34° 20′ O (mapo)27.91534.3275Koordinatoj: 27° 55′ N, 34° 20′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Ŝarm el Ŝejĥ (Egiptio)
Ŝarm el Ŝejĥ (Egiptio)
DEC
Ŝarm el Ŝejĥ
Ŝarm el Ŝejĥ
Situo de Ŝarm el Ŝejĥ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sharm el-Sheikh [+]
vdr

Ŝarm el Ŝejĥ (arabe شرم الشيخ, alilingve ankaŭ Sharm-el-Sheik) estas banurbo en la azia parto de Egiptio. Ĝi situas sur la suda pinto de duoninsulo Sinajo, ĉe Ruĝa Maro.

Ĝis la 20-a jarcento, ĝi estis nur beduenvilaĝo, sed la klara akvo kombinita kun bonaj koralaj rifoj altiris turistojn.

Situa mapo

Post la redono al Egiptio investuloj igis ĝin centro de turismo, kiu donas al Egiptio gravajn enspezojn.Pro la kvieta kaj klara akvo de la Ruĝa Maro ĝi estas populara loko por subakva sporto. Proksime situas la nacia parko Ras Mohammed. En la urbo troviĝas multaj hoteloj. La urbo ankaŭ havas flughavenon kien flugas diversaj ĉartakompanioj el Eŭropo. La turista strio etendiĝas ĝis al la Naama Golfo.

Katastrofoj[redakti | redakti fonton]

La 3-an de januaro 2004 aviadilo startinta de Ŝarm el Ŝejĥ falis en la maron; mortis ĉiuj 148 aviadilanoj. La 23-an de julio 2005 bombo-atenco mortigis pli ol 80 homojn[1].

Klimata konferenco[redakti | redakti fonton]

La UN-klimata konferenco (COP 27) okazis de la 6-a ĝis la 18-a de novembro 2022 en Ŝarm el Ŝejĥ. Ĝi estas la loko de oftaj naciaj, tutarabaj kaj internaciaj konferencoj. La internacia kongresejo de la urbo povas gastigi ĝis 4 700 partoprenantojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Somere, la temperaturo povas altiĝi ĝis +45  aŭ pli en la ombro (la absoluta maksimumo estis fiksita la 3-an de junio 2013 kaj estis +46  ), la plej varma monato estas aŭgusto, kies meza maksimumo estas +38.  , kaj eĉ nokte la temperaturo estas pli malalta +30  , kiel regulo, ne falas.

La akvotemperaturo en la maro ne falas sub +20  eĉ vintre (somere ĝi altiĝas ĝis +28  ). Pluvoj en Ŝarm el Ŝejĥ estas tre maloftaj, la aero estas seka kaj varma en ajna tempo de la jaro.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Dum la israela okupado la urbo havis la israelan nomon mifrac ŝlomo (Golfo de Salomono). La araba nomo foje estas transliterata "Ŝarm eŝ-Ŝejĥ", ĉar la fina konsonanto de la araba artikolo "al/el" asimiliĝas al sekva "ŝ" (suna konsonanto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Egypt to host COP27 international climate conference in 2022. Reuters, la 12-an de november 2021.