Jordana valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jordana Valo)
Jordana valo
valo [+]

LandojIsraelo, Jordanio, Palestino
- koordinatoj32° 19′ 2″ N, 35° 34′ 12″ O (mapo)32.31722235.57Koordinatoj: 32° 19′ 2″ N, 35° 34′ 12″ O (mapo)


Jordana valo (Israelo)
Jordana valo (Israelo)
DEC
Jordana valo
Jordana valo

Map
Jordana valo
Vikimedia Komunejo:  Jordan Valley (Middle East) [+]
vdr
La jordana valo kaj la suda parto de la Tiberiada Lago

La Jordana valo estas geografia regiono kiu konsistigas parton de la pli larĝa Jordana Fenda Valo, tra tiu fluas la rivero Jordano, laŭ kiu nomiĝas la valo. La regiono longas 120 kilometrojn kaj larĝas 15 kilometrojn, kaj etendiĝas de la sudo de la Tiberiada Lago norde al la nordo de la Morta Maro sude. Sude de la Morta Maro ĝi plu etendiĝas pliajn 155 kilometrojn ĝis la urbo Akabo - areo ankaŭ konata kiel ArabahoWadi Arabah.

Proksimume 47.000 palestinanoj nun vivas en la parto de la valo kiu troviĝas en la teritorio Cisjordanio, en proksimume 20 daŭraj komunumoj inkluzive de la urbo Jeriĥo. Miloj da pliaj palestinanoj, grandparte beduinoj, vivas en dumtempaj komunumoj. Proksimume 11.000 israelanoj vivas en 17 kibucoj kiuj estas parto de la israela regiono Emek HaJarden. Kromaj 7.500 israelanoj vivas en 26 pliaj israelaj setlejoj kaj 5 kampadejoj kiuj fondiĝis en la cisjordania parto de la Jordana valo ekde la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La parto de la valo, kiu apartenas al la ŝtato Jordanio, havas iom pli ol 85.000 loĝantojn. La plejparto de tiuj estas farmistoj en etaj familiaj farmoj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La norda parto de la valo konatas sub la nomo Ghor, kaj ĝi inkluzivas la riveron Jordano. Kun klimato plurajn gradojn pli varma ol en la ĉirkaŭaj regionoj, kiu permesas tutjaran agrikulturadon, kun fekunda grundo kaj bona akvoprovizo pro la proksima rivero, la teritorio tre taŭgas por agrikulturado. La rivero fluas suden en la Mortan Maron. Sude de la Morta Maro, la Jordana valo havas varmegan kaj sekan klimaton, fakte konsidereblas dezerto kaj nomiĝas Arabaho.

Agrikulturo en la regiono Ghor pruveblas dum la tempo ekde antaŭ 10.000 jaroj. Ekde ĉirkaŭ la jaro 3.000 antaŭ Kristo, agrikulturaj produktoj eksportiĝas al ĉirkaŭaj regionoj. La fekunda grundo de la teritorio priskribiĝas en la Torao de la juda respektive la Malnova Testamento de la kristana tradicioj, kaj la rivero Jordano estis la loko kie Johano la Baptisto baptis Jesuon Kriston laŭ la religiaj tekstoj.

Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, modernaj agrikulturaj teknikoj vaste plimultigis la produktadon. La konstruo de la Kanalo "Reĝo Abdullah" de la ŝtato Jordanio dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiu gvidas 69 kilometrojn tra la orienta parto de la valo, akvigis multajn novajn areojn kaj tre subtenis la tiean agrikulturadon. La enkonduko de transporteblaj vitrodomoj proksimume sepobligis la agrikulturan produktadon, kaj permesas al Jordanio eksporti grandan kvanton da fruktoj kaj legomoj dum ĉiuj sezonoj.

Teritoria disputo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la sestaga milito de la jaro 1967, la jordania flanko de la valo estis la hejmregiono de proksimume 60.000 palestinanoj, kiuj grandparte vivis de agrikulturo kaj paŝtado. Ĝis 1971, la enloĝantaro malkreskis ĝis 5.000 rezulte de la milito kaj la armita konflikto de la jaro 1970 kaj 1971 inter la palestinaj gerilanoj kaj la armeo de Jordanio.

Ekde la fino de la milito de 1967, ĉiu registaro de Israelo konsideris tiun-ĉi regionon la "orienta limo" de Israelo enkalkulinte la teritoriojn okupaciitajn kontraŭ la internaciaj deklaroj, ekzemple de Unuiĝintaj Nacioj.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]