Tell Hammeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tell Hammeh
arkeologia loko [+]
Koordinatoj32° 11′ 41″ N, 35° 38′ 56″ O (mapo)32.194835.649Koordinatoj: 32° 11′ 41″ N, 35° 38′ 56″ O (mapo)

Tell Hammeh (Jordanio)
Tell Hammeh (Jordanio)
DEC
Tell Hammeh
Tell Hammeh

Map
Tell Hammeh
vdr

Tell Hammeh (en araba: تل حمة) estas relative malgranda tel (amasmonta arkeologia kuŝejo) en la centro de la Jordana valo, Jordanio, kie la rivero Zarka venas al la Jordana valo. Ĝi estas la loko de la plej frua fandado de fero en basfornoj, el ĉirkaŭ la jaro 930 a.K. Ĝi estas proksima al kelkaj el pli grandaj tel-oj en tiu parto de la Jordana valo (ekz. Tell Deir 'Alla, Tell al-Sa'idijeh) kaj al la naturaj rimedoj necesaj por metalproduktado: aliro al akvo, kuŝejoj de marna argilo (vidu Veldhuijzen 2005b, 297), kaj super ĉio la nura fer-erco de ampleksa regiono Mugharet al-Ŭarda (Abu-Ajamieh et al. 1988; Pigott 1983; Pigott et al. 1982; Bender 1968, 149-151; van den Boom kaj Lahloub 1962).

La elfosadoj en Hammeh estas parto de la Regiona Projekto de Deir 'Alla, kuna iniciato de Jarmuk-Universitato de Irbid, Jordanio, kaj la Universitato de Lejdeno de Nederlando, kunlabore kun la Jordania Departemento de Antikvaĵoj.

La plej grava trajto estas la apero de grandaj kaj tre frua ferfandado, pruvita de grandaj kvantoj de fer-rubo, teknika ceramiko, restaĵoj de basfornoj ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]