Ismail-Paŝao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ismail Paŝao)
Jump to navigation Jump to search
Statuo de Ismail Paŝao en Aleksandrio, Egiptio.

Ismail-Paŝao (arabe إسماعيل باشا Ismā‘īl Bāŝā, turke İsmail Paşa), konata kiel Ismail la Magnofara (31-an de decembro 18302-an de marto 1895), estis Ĥedivo de Egiptujo kaj Sudano de 1863 ĝis 1879, kiam li estis elpostenigita je la konto de la Unuiĝinta Reĝlando. Kunhavante la ambiciajn intencojn de sia avo, Paŝao Muhammad Ali, li ege modernigis Egiption kaj Sudanon dum sia regado, investante en industria kaj ekonomia disvolvigo, urbanizado, kaj la etendo de la landlimoj en Afriko.

Lia filozofio povas esti skizita laŭ aserto kiun li faris en 1879: "Mia lando ne estas plu en Afriko; ni estas nune parto de Eŭropo. Estas tiele natura por ni abandoni niajn iamajn vojojn kaj adopti novan sistemon adaptita al niaj sociaj kondiĉoj".

En 1867 li sekurigis la otomanan kaj internaciajn rekonojn por sia titolo de Ĥedivo (Vicreĝo) prefere al tiu de ŭalio (nome guberniestro) kiu estis antaŭe uzata de liaj antaŭantoj en la Egipta Ejaleto (1517–1867). Tamen, la politikoj de Ismail lokigis la Ĥedivlandon de Egipto kaj Sudano (1867–1914) en akra ŝuldaro, kio kondukis al la vendo de la landa posedaĵo en la Suezkanala Kompanio al Unuiĝinta Reĝlando, kaj lasi la povon en britiaj manoj.