Saltu al enhavo

Glimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glimo estas grupo de silikatmineraloj, kiu inkludas plurajn materialojn havantajn perfektan klivon. Ĉio estas monoklina kristalo (ŝajne ortoromba aŭ sesangula kristalsistemo). Kune kun kvarco kaj feldspato, glimoj estas unu el la konsistigaĵoj de granito.

Specoj de glimo:

  • Biotito( aŭ nigra glimo) : K2O - 6(MgFe)O - Al2O3 - 6(SiO2) - 2(H2O), en kiu la grupoj de (MgFe)O povis est anstataŭgitaj de (Al2O3)
  • Muskovito (aŭ blanka glimo) : K2O - 3(Al2O3) - 6(SiO2) - 2(H2O)
  • Flogopito
  • Lepidolito
  • Sericito
  • Vermikulito

La apartaj ecoj de glimoj, ilia travidebleco, ilia diverseco, iliaj termikaj ecoj (termika izolaĵo) kaj ilia elektra eco (alta izola konstanto, rezultigas, ke ili troviĝas en multaj uzoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]