Muhammad Ahmad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Muhammad Ahmad

Muhammad Ahmad ibn as Sajid abd Allah, ankaŭ konata kiel La MahdoMuhammad Ahmed al Mahdi (en araba lingvo: ‏محمد بن السيد عبد الله بن فحل Muhammad bin as-Sajid ʿAbdallāh ibn Fahl, DMG Muḥammad Aḥmad b. as-Sayyid ʿAbd Allāh b. Faḥl) (n. en Darar, proksime al Dongolo, la 12-an de aŭgusto 1844 – m. en Omdurman, la 22-an de junio 1885), estis religia gvidanto el Islamo de la egipta Sudano.

Post arigo de multaj sekvantoj, Muhammad Ahmad proklamis esti la Mahdo tiom longe atendita de la muzulmanoj. Sub la aŭtoritato religia kuniĝis la klanoj Bagaraoj por formi aliancon kies celo estis la kreado de islama respubliko kiel antaŭaĵo de tutmonda islama ŝtato. Muhammad Ahmed deklaris la ĝihadon, kaj kondukis sian armeon al religia milito por meti finon al la okupado otomanoj kaj egiptanoj. Lia ĉefa oponanto estis la generalo Charles George Gordon, kiun li venkis kaj mortigis en la batalo de Ĥartumo. Liaj trupoj atingis plurajn sukcesojn sed ses monatojn post la kapto de la urbo Ĥartumo, li mortis pro tifo.

Post lia morto, la movado de Ahmad perdis sufiĉe da forto kaj ĝi restis nur en la landlimoj de Sudano. Dum la regado de Lord Salisbury, la britoj gvidataj de Lord Kitchener entreprenis ofensivon, kiel venĝo pro la malvenko ĉe Ĥartumo kaj la mortigo de la generalo Gordon, kiu finiĝis per la detruo de la armeo de la sekvantoj de la Mahdo en la batalo de Omdurman en 1898. Post tiu batalo, la tombo de la Mahdo estis profanita kaj lia kranio estis konvertita de Kitchener en inkujon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]