Mahdo
En islama eskatologio, la Mahdo (arabe: مهدي ) estas la profetita liberiganto de Islamo kiu regos por sep, naŭ aŭ dek naŭ jaroj (laŭ malsamaj interpretoj) antaŭ la Tago de Juĝo kaj kiu senigos la mondon de malbono.
Ekzistas neniu eksplicita referenco pri la Mahdo en la Korano, sed referencoj pri li estas troveblaj en Hadito (la raportoj kaj tradicioj pri la instruoj de Mohamedo kiuj estis kolektitaj post lia morto). Laŭ islama tradicio, la plentempa ofico de la Mahdo koincidos kun la Dua Apero de Jesuo Kristo (Isa), kiu devos helpi la Mahdon kontraŭ la "malverema Mesio" aŭ Antikristo.
Diferencoj ekzistas en la koncepto de la Mahdo inter la tradicioj de sunaanoj kaj ŝijaanoj. Por sunaanoj, la Mahdo estas la posteulo de Mohamedo kiu ankoraŭ estas venonta. Por la plej multaj ŝijaaj islamanoj, la Mahdo jam naskiĝis sed malaperis kaj restas kaŝita de la homaro ĝis li reaperos por alporti justecon al la mondo, doktrinon konatan kiel la Malsereniĝo. Por dekduimamisma islamo tiu "kaŝita Imamo" estas Mohamedo al-Mahdi, la Dekdua Imamo.
Dum historio, diversaj individuoj asertis esti la Mahdo. Tiuj inkludis Muhammad Ĵaŭnpuri, fondinto de la Mahdavia sekto, la Báb (Sijid Ali Muhammad) fondinto de Babismo, Muhammad Ahmad, kiu establis la Mahdan ŝtaton en Sudano en la 19-a jarcento kaj Mirza Ghulam Ahmad, fondinto de la Ahmadismo.