Emblemo de Sudano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Sudano
La emblemo de Sudano
La emblemo de Sudano
Lando:  Sudano
Uzata ekde: 1969
vdr

La blazono aŭ formale Emblemo de Sudano estis adoptita en 1969. Ĝi centre montras sekretaribirdon kiu apogas blazonŝildon el la tempo de Muhammad Ahmad, la memnomita Mahdo kiu en la 19-a jarcento mallonge regis Sudanon. La regione tipa birdo elektiĝis por distingiĝi de la heraldika "aglo de Saladino" (kiun montras la blazonoj de Egiptio, Irako, Jordanio, Palestino, Jemeno, Somalilando kaj de 1970-1972 ankaŭ Libio) kaj la Falko de la Kurajŝoj (kiun montras la blazonoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kun Abu-Dabio kaj Dubajo, Sirio kaj de 1977-2011 ankaŭ Libio). La emblemo havas du arabajn tekstobanderolojn: supra montras la ŝtatan sloganon النصر لنا, en sistemo DMG an-naṣr lanā (do ‚La venko estas nia‘), la suba la ŝtatan nomon جمهورية السودان, en sistemo DMG ǧumhūrīyat as-sūdān (do ‚Respubliko Sudano‘).

Antaŭa versio[redakti | redakti fonton]

Vidŭ ankaŭ[redakti | redakti fonton]