Blazono de Maŭricio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Maŭricio
blazono de Maŭricio
blazono de Maŭricio
Lando:  Maŭricio
Uzata ekde: 25-a de aŭgusto 1906
vdr

La ŝtata blazono de Maŭricio estas en uzo ekde 25-a de aŭgusto 1906, post kiam la ŝtato Maŭricio ekestis.

La latina devizo "Stella Clavisque Maris Indici" signifas "Stelo kaj Ŝlosilo de la Hinda Oceano".

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La blazono estas blue kaj ore kvaronigita. En la unua kampo estas ora ŝipo. La dua kampo montras tri verdajn palmojn. En la tria kampo, ruĝa ŝlosilo estas metita vertikale, indikante maldekstren kun la barbo kaj indikante la supran randon de la ŝildo kun kvarfolio. En la lasta kampo videblas arĝenta stelo super samkolora monto. La ŝildon tenas dekstre dodo, formortinta nefluganta birdo, kiu vivis nur en Maŭricio; maldekstre sambara cervo prenas tiun ĉi pozicion. La heraldikaj bestoj staras sur malsupra rubando de la ŝtata devizo kaj estas dividitaj diagonale per ruĝa kaj blanka krenelaĵo. Inter la ŝildo kaj la ŝildoteniloj estas blanka kaj verda bastoneto de kano.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La ŝipo reprezentas la setladon de la insulo de ekstere fare de la portugaloj, nederlandanoj, francoj kaj britoj. La tri palmarboj dekstre simbolas la tropikan vegetaĵaron kaj la tri dependaĵojn de la ŝtato Maŭricio, la Insuloj Cargados Carajos, la Insuloj Agalega kaj la Insulo Rodriges. La ŝlosilo kaj stelo estas intencitaj ilustri la strategian lokon de la lando kiel ununura insularo de la marbordo de la afrika kontinento en la Hinda Oceano, tiel ripetante la devizon de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]