Blazono de Bocvano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Bocvano
Lando:  Bocvano
Uzata ekde: 25-a de januaro 1966
vdr

La blazono de Bocvano estis adoptita la 25-an de januaro 1966. La centroŝildo estas apogita per du zebroj. La formo de la ŝildo estas tiu de tradiciaj ŝildoj trovitaj en Orientafriko. Sur la supra parto de la ŝildo estas tri dentradoj kiuj reprezentas industrion.

La tri ondoj simbolas akvon, kaj memorigas la spektanton pri la moto de la nacio: pula, kiu signifas simple " pluvo " , sed ankaŭ bonŝanco, kaj estas la nomo de la valuto de la nacio. Tiu moto ankaŭ elstarigas la gravecon de akvo al Bocvano. La moto estas trovita ĉe la fundo de la blazono sur blua standardo.

Ĉe la fundo de la ŝildo estas la kapo de virbovo, kiu simbolas la gravecon de brutargregigado al Bocvano. La du zebroj ĉeestas ĉar zebroj estas grava parto de la faŭno de Bocvano. La zebro sur la dekstra tenas orelon de sorgo, grava kultivaĵo en la nacio. La zebro sur la maldekstra tenas dentegon de eburo, simbola por la antaŭa eburkomerco en Bocvano[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guide to the Flags of the World by Mauro Talocci, revised and updated by Whitney Smith (ISBN 0-688-01141-1), p. 165. angle