Blazono de Respubliko Angolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blazono de Angolo)
Blazono de Respubliko Angolo
La blazono de Angolo
La blazono de Angolo
Lando:  Angolo
Uzata ekde: 1990
vdr

La blazono de respubliko Angolo en ĉi tiu versio datiĝas de 1990; en tiu ĉi jaro la respubliko ŝanĝis sian oficialan nomon "Popola Respubliko Angolo" al la aktuala "Respubliko Angolo". Tamen la blazono konservis la marksan stilon de la originala blazono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blazono havas ovalan formon. En la centro estas maĉeto kaj pioĉo raportante al la revolucio de la terkultura vilaĝo. Supre, flava deklatera stelo, reprezentas progreson kaj estas socialisma simbolo. Malsupre, naskiĝanta suno, tradicia simbolo de novo komenco.

Ĉiuj tiuj elementoj estas ĉirkaŭitaj por duone rondo de dentrado (simbolo de la laboristoj de la industrio) kaj duone rondo de branĉeto de kafofolio kaj maiza spadiko (simbolo de agrikulturaj risurcoj en la angola ekonomio).

En la bazo estas malfermita libro (reprezentas gravecon de edukado). Sub la blazono estas bendo kun portugale la oficiala nomo de la ŝtato.

Historiaj blazonoj[redakti | redakti fonton]