La Donecka (Ukrainio) distrikta tribunalo nuligis la ukazon de Viktor Juŝĉenko, laŭ kiu Stepan Bandera estis deklarita Heroo de Ukrainio. La tribunalo montris, ke Bandera mortis ĝis la kreado de sendependa ukraina ŝtato en 1991, sekve li ne estis ties civitano kaj do nek oni povas esti tiele nomumita.
La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita unu el kamikazinoj, eksplodigintaj sin en la Moskva metroo la 29-an de marto. Tiu evidentiĝis esti la 17-jara Ĝenet Abduraĥmanova (ruseДженет Абдурахманова, ankaŭ nomata AbdulajevaruseАбдуллаева). Ŝi estis la vidvino de la kaŭkaza batalanto Umalat Magomedov (ruseУмалат Магомедов), likvidita en decembro 2009. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.
En Bagdado (Irako) kamikazoj eksplodigis sin en aŭtoj preskaŭ samtempe apud ambasadorejoj de Irano, Germanio kaj Egipto. Ankaŭ estis iom damaĝita la ambasadorejo de Hispanio. Pereis 42 homoj. Oni sciigas, ke estis planita ankaŭ kvara eksplodo, sed ĝin oni sukcesis antaŭpreventi.
En Moskvo en sia loĝejo estis trovita mortinta la patrino de la fama rusia entreprenisto Jevgenij Ĉiĉvarkin, la eksa posedanto de la fondita de li firmao "Eŭroset" (ruseЕвросеть). Ekde decembro 2008 kontraŭ la entreprenisto, iom enĝaĝiĝinta en politikon, estis lanĉitaj kelkaj krimaj akuzoj, kaj de tiam li ŝirmas sin en Britio. Oficialuloj jam deklaris, ke se Ĉiĉvarkin vizitos Rusion por ĉeesti entombigon de la patrino, li estos arestita.
Matene en la urbo Karabulak (Inguŝio, Rusio) apud la oficejo de la loka milico eksplodigis sin kamikazo. Du milicanoj-staĝistoj pereis. Post kelkaj horoj, kiam ĉe la loko laboris enketista grupo, tie eksplodiĝis aŭto; neniu damaĝis.
La kantistino Cheryl Cole okupis la unuan lokon en la populareclisto de plej bonguste vestitaj virinoj, kompilita de la porvirina revuo "Glamour". La duan lokon okupis la kantistino Rihanna, la trian — la aktorino Blake Lively el la televidserio "Gossip Girl". Cheryl Cole havas tiun sukceson du sekvajn jarojn. La plej malbonguste vestita virino estis agnoskita la modelino Katie Price.
En la moskvametrostacio"Planernaja" aperis surmure devizoj "Morto al rusoj" kaj "Alaĥ akbar". Multaj tiaj surskriboj aperis en Moskvo en diversaj lokoj post la eksplodoj de la 29-an de marto. Atestantoj asertas, ke faris ilin kaŭkazaj viroj.
Tribunalo de Nord-Koreio kondamnis 30-jaran usonanonAijalon Mahli Gomes al 8 jaroj de malliberigo. Li estis kaptita en januaro 2010 post kiam li, laŭ aserto de la nordkoreiaj oficialuloj, kontraŭleĝe transiris limon de Ĉinio. Pli frue Gomes instruis la anglan lingvon en Sud-Koreio.
En Ĉinio estis ekzekutita 65-jara japanoMitsunobu Akano, kondamnita en 2008 pro sia provo enveturigi en 2006 en la landon 2,5 kg da narkotikaĵoj. Tio estis la unua ekzekuto de japana civitano post restarigo de la diplomatiaj interrilatoj inter du landoj en 1972.
Oni oficiale konfirmis, ke estis identigita la dua kamikazino, kiu la 29-an de marto eksplodigis sin en la metrostacio Lubjanka de la Moskva metroo. Tiu estis 28-jara Mariam Ŝaripova, edzino de la dagestana batalanto Magomedali Vagapov. Detalojn vidu en Vikinovaĵoj.
La rusia vic-ministro pri defendo Vladimir Popovkin deklaris, ke malgraŭ la ministerio konsumis 5 miliardojn da rubloj por kreado de rusiaj senstiristaj aviadiloj, eĉ ne unu el ili estas taŭga por uzado. Pro tio ili daŭre estas aĉetataj eksterlande.
La tajlanda ĉefministro Abhisit Vejjajiva deklaris en la ĉefurbo Bangkok reĝimon de krizostato post kiam "ruĝĉemizuloj", kiel nomas sin subtenantoj de la opozicio, invadis la nacian parlamenton. La opozicio subtenas la eksan ĉefministron Taksin Ĉinaŭat, fuĝinta el la lando en 2008, kaj postulas okazigi novan balotadon.
Oni sciigis, ke la flughaveno "Manas" en la kirgizia ĉefurbo Biŝkeko estis kaptita de la opozio, kiu deklaris pri kreado de la portempa registaro. La prezidanto de la lando Kurmanbek Bakijev kaj liaj proksimuloj forflugis en Oŝon. Rezulte de tumultoj jam pereis almenaŭ 65 kaj estis vunditaj 495 homoj.
La rusia gazeto "Kommersant" sciigis, ke la edzo de Mariam Ŝaripova, eksplodiginta sin la 29-an de marto en la Moskva metroo, estis ne Magomedali Vagabov (kiel oni sciigis pli frue), sed la eksterlanda dungito laŭ la kromnomo Doktoro Muĥammad. Li agadis en Dagestano, kie respondis pri rilatoj kun Al-Kaida, kaj estis mortigita la 30-an de aŭgusto2009. Vagabov ja nur zorgis ŝin post la morto de la edzo.
Cotne Gamsaĥurdia, la filo de la unua kartvelia prezidanto Zviad Gamsaĥurdia, estis kondamnita de tribunalo en Tbiliso al 9 jaroj kaj 6 monatoj de malliberigo. En oktobro 2009 oni akuzis lin pri la provo pafmortigi sian najbaron. La kondamnito daŭre neas sian kulpon. Dum lastaj jaroj Cotne Gamsaĥurdia estis la aktivulo de la kartvela opozicio.
En la montpasejo Duduk, je 67 km de la urbo Jelizovo (Kamĉatka) neĝa lavango superŝutis la helikopteronMi-8, en kiu troviĝis 18 homoj, inkluzive de 12 fremdaj turistoj. 4 homoj (inkluzive unu civitanon de Germanio) pereis, supervivintaj estis metitaj en malsanulejon. 6 homoj daŭre estas sub lavango.
Almenaŭ 6 homoj pereis kaj 500 estis vunditaj dum interpuŝiĝoj inter policanoj kaj protestantoj en Bangkoko (Tajlando). Inter pereintoj estis japana ĵurnalisto, laborinta por la novaĵagentejo Reuters.
En Peruo pro falo en montaran lagon de la granda peco de glaĉero estiĝis granda ondo en la rivero Ĥualkan. Rezulte de tio estis vunditaj 50 homoj kaj detruitaj ĉirkaŭ 20 domoj. La okazaĵon oni klarigas per la tutmonda varmiĝo.
La kirgizia prezidanto Kurmanbek Bakijev proponis translokigi la ĉefurbon de la lando suden — en urbojn Oŝo aŭ Ĝelalabado. Li mem troviĝas ie en sudo de la lando.
Mortis almenaŭ 9 pasaĝeroj en dereliĝo kiam terdeglito koliziis kun la moderna regiona trajno RE108 de la loklinia fervojo Vinschgaubahn apud Kastelbell-Tschars, Sudtirolo.
La populara brita grupo Supergrass anoncis la finon de la sia 17-jara muzika kariero.
Post meznokto proksime de Belfasto (Nord-Irlando) apud la oficejo de MI5 estis eksplodigita aŭto, farĉita per eksplodaĵo. Tio okazis post duonhoro post la transdono al la administrado de Nord-Irlando de plenumoj pri subtenado de la ordo en la regiono. Informo pri suferitaj mankas.
En la sudo de Hispanio, ĉirkaŭ 24 km de Granado, nokte okazis la tertremo de magnitudo 6,2 sur la skalo de Richter. Informo pri suferitaj kaj damaĝoj mankas.
Matene dum alteriĝo en la flughaveno Rendani de la indonezia urbo Manokvari la aviadilo Boeing 737 de la flugkompanio Merpati elruliĝis en riveron kaj dispeciĝis. Suferis almenaŭ 20 pasaĝeroj.
En Nov-Jorko forpasis, verŝajne pro koratako, Peter Steele, la kantisto de la muzikgrupo Type O Negative. Multoj unue prenis sciigon kiel ŝerĉo, ĉar en 2005 en la retpaĝo de la grupo jam aperis la bildo de tomboŝtono kaj subskribo "Peter Steele - 1962 - 2005 ...Finfine libera". Li havis 48 jarojn.
Germanio kaj Kosovo subskribis la interkonsenton pri la repatriigo de 14 miloj da kosovaj rifuĝintoj, inkluzive de 10 mil ciganoj. Ili loĝis en Germanio dum preskaŭ dek jaroj.
Nikaragvo starigis diplomatiajn rilatojn kun Sud-Osetio. Responde al tio Kartvelio disŝiris diplomatiajn rilatojn kun Nikaragvo.
En la provinco Ĉinghajo (Ĉinio), je 380 km de la urbo Golmud, je 7:49 loka ĥoro okazis tertremo de magnitudo inter 6,9 kaj 7,1 sur la skalo de Richter. Pereis ĉirkaŭ pli ol 600 homoj. En la urbo Gyêgu estis detruitaj ĉirkaŭ 85 % de la konstruaĵoj.
La novaĵagentejo AFP sciigis, ke la juĝisto Marcos Mellien aboliciis la unuan sudamerikangej-edziĝon. Ĝi okazis en la argentina urbo Ushuaia en decembro 2009 inter 39-jara Alex Freyre kaj 41-jara Jose Maria Di Bello.
En la surfacigita pobo de la sudkoreiakorveto "Ĉĥonan" estis trovitaj korpoj de 32 maristoj, pereintaj la 26-an de marto, kiam la ŝipo eksplodis kaj dronis pro nekonata kialo en Flava maro. Korpoj de aliaj 12 ŝipanoj restas netrovitaj. Entute saviĝis 58 maristoj el 104.
La lasta argentina diktatoro Reynaldo Bignone estis kondamnita de Bonaera juĝejo al 25 jaroj de malliberigado pro ŝtelado kaj turmentado de siaj politikaj kontraŭuloj de 1976 ĝis 1983. En momento de la kondamno li havis 82 jarojn.
En Italio, politika ŝtormo estiĝas pro la deklaroj de la prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj, Gianfranco Fini, kiu kritikis sian partiestron Silvio Berlusconi pro maldemokratia regado de la partio Popolo de Libereco kaj minacis krei apartan parlamentan grupon.
Novaĵagentejo Xinhua sciigis, ke la kvanto de pereintoj rezulte de la tertremo, okazinta la 14-an de aprilo en la ĉina provinco Ĉinghajo, atingis 2 183 homojn; 84 homoj estas kalkulitaj malaperintaj. Vundiĝis 12 135 homoj, el kiuj pli ol unu milo restas en peza stato.
La 38-jara usona profesia boksisto, eksa mondĉampiono, John Ruiz deklaris, ke li finas sian sportan karieron. Ek de aŭgusto 1992 li gajnis 44 venkojn el 55 bataloj.
La 75-jara eksa panamadiktatoroManuel Antonio Noriega estis ekstradiciita el Usono al Francio. En 1989 li estis arestita kaj enkarcerigita laŭ la kondamno de la usona juĝejo por 30 jaroj. En 1999 franca juĝejo kondamnis lin al 10 jaroj de malliberigado.
En Sud-Koreio finiĝis la konstruado de la plej granda en la mondo digoSemangim. Ties longeco konsistigis preskaŭ 34 km, ĝi forbaris 401 kvadratajn kilometrojn de surfaco. La konstruado komenciĝis antaŭ preskaŭ 20 jaroj kaj kostis 2,6 miliardojn da usonaj dolaroj.
La moskva juĝejo malpermesis la funkciadon de la naciista movado "Slava unio" (ruseСлавянский союз, mallonge latinskribe SS), fondita en 1999.
En Ŝanhajo (Ĉinio) solene malfermiĝis la tutmonda universala ekspozicio "EKSPO-2010", kiun partoprenas 49 landoj. Ĉinio investis en ties aranĝon 60 miliardojn da usonaj dolaroj — pli ol en okazigon de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.