Junio de 2018
Jump to navigation
Jump to search
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2018:
Virinoj ekhavas la rajton stiri aŭton en Sauda Arabio.
En Kanado estis aprobita leĝo, kiu permesas la uzon de kanabo ekde oktobro 2018 ne nur por kuracaj celoj, kaj tiel ĝi fariĝis la dua lando en la mondo, kie tio estas permesata (post Nederlando).
La komitato de FIFA decidas, ke la 23-a Futbala Mondpokalo okazos en 2026 en urboj de tri landoj (Kanado, Usono kaj Meksiko), kun la partopreno de 48 landaj teamoj (anstataŭ 32).
En Rusio komenciĝis la 21-a Futbala Mondpokalo, la plej spektata evento en la mondo (taksataj 3,2 miliardoj da spektantoj en 2018), kun 32 partoprenantaj naciaj teamoj.
Prezidanto Donald Trump kaj nordkorea gvidanto Kim Ĝong-un havas pintkunsidon en Singapuro.
La plej supera gvidanto de Irano, Ali Ĥamenei, anoncas ordonon al la koncerna irana agentejo plu disvolvi riĉigon de uranio, post la usona unuflanka rompo de internacia interkonsento.
Volcán de Fuego ("Vulkano el Fajro") en Gvatemalo havis erupciojn, kiuj mortigis 68 homojn, lasis 600 vunditojn kaj iel atingis 1,5 milionon da loĝantoj.
|