Marto de 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
aranĝo de 2017
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en marto 2016:

4-a de marto
  • Venezuelo Malapero de 28 ministoj de orminejo ĉe Tumeremo en orienta Venezuelo timigas pri amasmurdado fare de krimuloj.
5-a de marto
  • Usono Somalio Atako de usonaj aviadiloj al kampadejo de la somalia milico Al Ŝabab okazigas 150 mortojn.
6-a de marto
  • Turkio Malpermeso de gazeto Zaman iĝas ekzemplo de malpermesema politiko de la registaro de Turkio.
7-a de marto
  • Tunizio En Tunizio atako de ĝihadistoj okazigis pli ol 50 mortojn (el kiuj 35 teroristoj, 10 policanoj kaj 7 civiluloj) kaj kelkajn vunditojn ĉe la limo kun Libio.
  • Brazilo En Brazilo oni akuzis pro korupto eksprezidenton Lula da Silva kaj partianoj defendas lin.
13-a de marto
  • Ebur-Bordo Atenco fare de ĝihadistoj en turismejo de Eburbordo okazigis 16 mortojn.
  • Turkio Atako per aŭtobombo en Ankaro, Turkio, okazigis 37 mortojn kaj 125 lezitajn.
15-a de marto
  • Jemeno La koalicio saudiema bombardas merkaton kaj okazigas almenaŭ 41 mortojn (ĉiuj civiluloj, inter kiuj kelkaj infanoj) kaj 75 vunditojn en Haja, nordorienta Jemeno.
19-a de marto
  • Rusio 62 personoj mortiĝis pro akcidento de aviadilo Boeing 737 de la entrepreno FlyDubai surteriĝonta sur la flughaveno de la urbo Rostov-na-Donu en suda Rusio.
  • Egiptio Atenco de ĝihadistoj kontraŭ kontrolejo ĉe la urbo Al Ariŝ en la duoninsulo Sinajo, Egiptio, okazigis el 13 al 18 mortojn (depende de la fontoj.
  • Turkio Memmortiga atenco en konata komerca strato en Istanbulo, Turkio, okazigis 5 mortojn kaj 36 lezitajn.
20-a de marto
21-a de marto
22-a de marto
  • Belgio Eksplodoj en la flughaveno kaj metroo en Bruselo. Almenaŭ 30 personoj mortis kaj preskaŭ 100 personoj estis vunditaj. Oni proklamis la plej grandan sekuravertan gradon.WikiNews-Logo-eo-AVRS.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
25-a de marto
26-a de marto
27-a de marto
  • Pakistano Almenaŭ 72 mortintoj kaj pli ol 200 vunditoj pro bombatenco ĉe Lahore (Pakistano).
28-a de marto
31-a de marto