Septembro de 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
septembro
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:

4-a de septembro 2019
  • Popola Respubliko Ĉinio La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
9-a de septembro 2019
  • Bulgario La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Rusio Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • RusioUkrainio Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
10-a de septembro 2019
12-a de septembro 2019
13-a de septembro 2019
14-a de septembro 2019
15-a de septembro 2019
  • Usono La usona Nacia Uragana Centro (NUC, angle National Hurricane Center) eldonis avizon ke la tropika ŝtormo nomita Humberto plifortiĝas al la statuso de uragano, tiel fariĝante la tria uragano de la ĉi-jara atlantika uragana sezono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Usono La usona prezidanto Donald Trump diris ke la usona militistaro estas "ŝlosita kaj ŝarĝita" (aludante pri la ŝarĝado de pafilo) por respondi al la ardentaj atakoj kontraŭ iu el la plej grandaj petrolkampoj en Sauda Arabio kaj la plej granda krudpetrolstabiliga instalaĵo en la tuta mondo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
17-a de septembro 2019
  • Afganio La afgana sanoficiulo diris ke 24 homoj pereis pro bomba atako apud elektokunveno okazigita de la prezidanto Aŝraf Ghani. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Francio Sciencista taĉmento el Francio retaksis alten la prognozojn pri la klimata varmigo. La plej optimisma modelo antaŭvidas averaĝan varmiĝon de 2K, la plej pesimisma, de 6,5 ĝis 7K en 2100.
  • Belgio Sciencista taĉmento el la UM de Gento identigis la virusan tenujon de la aidoso, esperigante estontan malkovron de definitiva kuracilo.
18-a de septembro 2019
21-a de septembro 2019
22-a de septembro 2019
  • Irano La irana prezidanto Hasan Ruhani diris ke se oni celas la pacon kaj la sekurecon, la eksterlandaj potencoj devas "eliri el tiu mondparto" ĉar ilia ĉeesto povus estigi armkonkurson. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
23-a de septembro 2019
24-a de septembro 2019
25-a de septembro 2019
26-a de septembro 2019
30-a de septembro 2019