Junio de 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
junio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en junio 2017:

1-a de junio
  • Usono La usona prezidento Donald Trump anoncas retiron de Usono el la Traktato de Parizo kontraŭ la klimata ŝanĝo.
  • Filipinoj 200 mortoj pro bataloj dum la lastaj tagoj en la urbo Marawi, sudo de Filipinoj, inter la armeo sendita de Duterte kaj ĝihadistoj.
  • Maroko Unu semajno de protestoj en la norda regiono Rif de Maroko.
2-a de junio
  • Filipinoj Atako fare de unuopulo kaj incendio de distra komplekso okazigis 36 mortojn en Manilo, Filipinoj.
3-a de junio
  • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Atako de tri ĝihadismaj teroristoj okazigis ok mortojn kaj ĉirkaŭ 50 vunditojn en Londono, Anglio.
4-a de junio
  • Hispanio Maroko Mortiĝis interkultura hispana verkisto kiu loĝis dumlonge en Maroko nome Juan Goytisolo.
5-a de junio
  • Kataro Najbaraj arabaj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj klopodas izoligi ĝin.
  • Kipro Oni pluigis la negocadon por reunuigo de Kipro.
6-a de junio
  • Irano Atako de ĝihadismaj teroristoj okazigis 13 mortojn en Teherano, Irano.
7-a de junio
  • Birmo Malaperis militista aviadilo kun cento da personoj en Birmo.
8-a de junio
9-a de junio
  • Irako Atenco de virino kontraŭ merkato proksime de Kerbala, Irako, okazigis 30 mortojn.
11-a de junio
12-a de junio
  • Rusio Miloj da manifestaciantoj protestis en diversaj urboj de Rusio; centoj da arestitoj inter kiuj la opozicianto Aleksej Navalnij.
13-a de junio
  • Bangladeŝo Ĉirkaŭ cento da mortintoj aŭ malaperintoj pro terglitoj kaj inundoj en sudo de Bangladeŝo.
14-a de junio
18-a de junio
  • Portugalio Terura incendio en centra Portugalio okazigis pli ol 60 mortojn.
19-a de junio
  • Jemeno Pli ol mil mortoj dum unu monato pro epidemio de ĥolero en Jemeno.
25-a de junio