Juan Goytisolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juan Goytisolo

Juan Goytisolo Gay (Barcelono, 6a de januaro de 1931-Marakeŝo, 4a de junio de 2017) estis hispana verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La vivo de Juan Goytisolo estis tiu de intelektulo ribela kontraŭ frankismo; tiele li memekziliĝis en Francion kaj poste en Marakeŝon. Frato de ankaŭ engaĝitaj verkistoj la poeto José Agustín Goytisolo kaj la rakontisto Luis Goytisolo. Li instaliĝis en Parizo en 1956 kaj verkis kiel literatura konsilanto de eldonejo Gallimard. El 1969 ĝis 1975 li estis literatura profesoro en universitatoj de Kalifornio, Bostono kaj Novjorko; dum sia pristudado kiel literatura profesoro, li eldonis Vida de Estebanillo González, hombre de buen humor (Vivo de E.G., bonhumora homo, pikareska romano), priparolis pri klasika verko laŭ ideoj revolucia La Celestina kaj publikigis polemikeman antologion de la heterodoksa intelektulo deknaŭajarcenta José María Blanco White por klare kaj ŝtele ataki la fermitan frankisman reĝimon, kiu malpermesis aŭ cenzuris liajn verkojn ekde 1963.

Li verkis eseon, rakontaĵojn, raportaĵojn, vojaĝliteraturon aŭ memorojn: Coto vedado (Malpermesita ĉasejo, 1985), En los reinos de Taifas (1986) kaj Memorias (2002), kio kunigas la du antaŭe menciitajn librojn. Lia posteno en eldonejo Gallimard igis lin unu el la plej eksterinfluaj hispanaj intelektuloj kaj ofta verkisto en ĵurnaloj ĉefe en El País. Li estas ĉefe elstara kritikisto de okcidenta civilizacio, kiun li rigardas el araba, kulturislama kaj triamonda vidpunktoj. Li loĝas en Maroko, el kie li propagandas faman placon Jemma-el-Fnaa, Parizo, Usono kaj Hispanio.

Verko[redakti | redakti fonton]

La plej grava eco de la literatura mesaĝo estas, paradokse en fakulo pri hispanaj kulturo kaj literaturo, la malakcepto de tiaj hispanaj kulturo, pasinteco kaj estanteco kiel konsekvenco de la perforta historia malakcepto farita de hispana kulturo kaj ŝtato kontraŭ kaj juda kaj islama kulturoj. Ekde tiam, laŭ Goytisolo, Hispanio agis maldece kaj ne meritas universalan agnoskon; ekzemple islama kulturo estus pli inda ol la hispana aŭ la kristaneŭropa.

Tiu idearo aperas literature en la trilogio pri ĉefrolulo Ávaro Mendiola. En la unua romano, nome Señas de identidad (Identigeroj, 1966) temas pri hispano loĝanta en Francio -kiel tiama Goytisolo- kiu revenas al sia hispana regiono serĉi siajn identigajn ecojn, por renkonti siajn samlandanojn, samkulturanojn por iome ekscii kiu estas li mem. Tamen la rezulto estas tute nea: la diktaturaj policanoj arestas lin, la samvilaĝanoj malfidas je li, la klimato kaj pejzaĝo ne plaĉas al li, ktp. En la dua romano, nome Reivindicación del conde don Julián (Depostulo pri grafo don Julián, 1970), tiu historia rolo utilas kiel simbolo, ĉar temas pri legenda perfidulo kiu permesis al islamanoj invadi Hispanion kiel puno kontraŭ persona miskonduto de la visigota reĝo Rodrigo aŭ Roderiko. Sammaniere la ĉefrolulo de la romano perfidas la naskiĝlandon kiu ne akceptis lin nek aliajn pasintajn samlandanojn neortodoksajn kiel eksjudoj aŭ eksislamanoj. La tria romano, nome Juan sin Tierra (Johano Sentera, 1975) ludas per nomo de popola rolo de hispanaj rakontoj, nome Johano Sentima. Tiu Johano Sen Tero, tio estas, sen lando, estas la aŭtoro mem kiu forlasas sian kulturon por akcepti pli kaj pli la islaman kontraŭan. Ĉiukaze ĉiu el tiuj romanoj estas nek anekdotaj, nek historiaj, sed pli kaj pli primeditaj kaj pro tio ne tradiciaj romanoj. Laŭ tiu evolua direkto, la lastaj vortoj de la verko estas arabaj kaj eĉ la plej finaj skribitaj per arabaj literoj kiel simbolo de la elpaŝo de la aŭtoro al la alia kulturo.

Samintence posta romano Makbara (1980) montras araban titolon kaj similan meditan econ pri konflikto interkultura.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Rakontaro[redakti | redakti fonton]

  • Juegos de manos (Manludoj, 1954).
  • Duelo en el Paraíso (1955).
  • El circo (1957). Trilogio El mañana efímero (Efemera futuro).
  • Fiestas (1958). Trilogio El mañana efímero.
  • La resaca (1958). Trilogio El mañana efímero.
  • Para vivir aquí (Por vivi ĉi tie, 1960). Rakontoj.
  • La isla (1961).
  • La Chanca (1962).
  • Fin de Fiesta. Tentativas de interpretación de una historia amorosa (1962). Rakontoj.
  • Señas de identidad (1966). Trilogio Álvaro Mendiola.
  • Reivindicación del conde don Julián (1970). Trilogio Álvaro Mendiola.
  • Juan sin Tierra (1975). Trilogio Álvaro Mendiola.
  • Makbara (1980).
  • Paisajes después de la batalla (1985).
  • Las virtudes del pájaro solitario (1988).
  • La cuarentena (1991).
  • La saga de los Marx (1993).
  • El sitio de los sitios (1995).
  • Las semanas del jardín (1997).
  • Carajicomedia (2000).
  • Telón de boca (2003).

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Problemas de la novela (1959). Literaturo.
  • Furgón de cola (1967).
  • España y los españoles (1979). Historio kaj politiko.
  • Crónicas sarracinas (1982).
  • El bosque de las letras (1995). Literaturo.
  • Disidencias (1996). Literaturo.
  • De la Ceca a la Meca. Aproximaciones al mundo islámico (1997).
  • Cogitus interruptus (1999).
  • El peaje de la vida (2000). Kunlabore kun Sami Naïr.
  • El Lucernario: la pasión crítica de Manuel Azaña (2004).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Campos de Níjar (1954). Vojaĝlibro.
  • Pueblo en marcha. Tierras de Manzanillo. Instantáneas de un viaje a Cuba (1962). Vojaĝlibro.
  • Obra inglesa de Blanco White (1972). Eldono.
  • Coto vedado (1985). Memoroj.
  • En los reinos de taifa (1986). Memoroj.
  • Alquibla (1988). Televida scenaro.
  • Estambul otomano (1989). Vojaĝlibro.
  • Aproximaciones a Gaudí en Capadocia (1990). Vojaĝlibro.
  • Cuaderno de Sarajevo (1993). Vojaĝlibro.
  • Argelia en el vendaval (1994). Vojaĝlibro.
  • Paisajes de guerra con Chechenia al fondo (1996). Vojaĝlibro.
  • Lectura del espacio en Xemaá-El-Fná (1997).
  • El universo imaginario (1997).
  • Diálogo sobre la desmemoria, los tabúes y el olvido (2000). Parolado kun Günter Grass.
  • Paisajes de guerra: Sarajevo, Argelia, Palestina, Chechenia (2001).
  • Pájaro que ensucia su propio nido (2001). Artikoloj.
  • Memorias (2002).
  • España y sus Ejidos (2003).

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Premio Europalia.
  • 1993: Premio Nelly Sachs.
  • 2002: Premio Octavio Paz de Literaturo.
  • 2004: Premio Juan Rulfo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]