Juegos de manos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juegos de manos
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Goytisolo
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Juan Goytisolo, jarojn post la verkado de Juegos de manos

Juegos de manos (Manludoj) estas romano verkita en 1954 de la hispana verkisto Juan Goytisolo.

Temo[redakti | redakti fonton]

En la ŝrumpa etoso de la tuja postmilito, grupo da junuloj, plejparte el bonhavaj familioj, sentas la zorgon pri la grandaj kaŭzoj. Movitaj de salona anarkiismo kaj malhela kaj neklarigebla forpuŝo, ili engaĝiĝos, avidegaj je agado, en kriman agon, kiu fine superos ilin. Sen preni partion, Goytisolo elvokas tiujn adoleskantojn kaj universitatajn studentojn. Per la malvarmeco de entomologo, la aŭtoro prezentas grupon da roluloj deciditaj por ŝajnigi, krei realaĵon, kiu ne estis ilia propra kaj tio konsistigas neeblan, sed necesan, eskapon el la malekvilibro de iliaj vivoj.

Kroniko de mortiga entrepreno pro ludo, Juegos de manos estas kvardek jarojn poste, terure aktuala verko, ĉar ĉiam estas aktuala la nesperto de la sorĉist-lernantoj, kaj la amareco de la iluziistoj, kiuj ne scias kaŝi la ludkartojn en la brako aŭ de la mallertaj marionetistoj, kiuj lasas fali la fadenojn.[1]

Specimeno[redakti | redakti fonton]

"—Mis padres ocupaban allí un importante cargo diplomático. Eran entusiastas del conde Coudenhove-Kalergi y cuando tenía siete años me obligaron a aprender el esperanto. Yo sabía entonces el francés, el inglés, el alemán, el italiano, el griego y el latín, pero insistieron en que aprendiese el esperanto. ¿Quieres que te hable un poquito? —No lo entendería —respondió el muchacho."

"Miaj gepatroj okupis gravan diplomatian pozicion tie." Ili estis entuziasmuloj de grafo Coudenhove-Kalergi kaj kiam mi havis sep jarojn, ili devigis min lerni Esperanton. Mi tiam scipovis la francan, anglan, germanan, italan, grekan kaj latinan, sed ili insistis ke mi lernu Esperanton. Ĉu vi volas, ke mi parolu kun vi iomete? "Mi ne komprenus," la knabo respondis."

"Le tocó con el dedo meñique la punta de la nariz y dijo una frase en esperanto: tampoco nada. Recogió la manta que resbalaba a los pies de la cama y la extendió con sumo cuidado hasta los hombros, procurando arroparle de la mejor manera. El muchacho respiraba de un modo jadeante y Uribe le aflojó el nudo de la corbata. —Duerme, duerme tranquilo."

"Li tuŝis la pinton de lia nazo per sia malgranda fingro kaj diris frazon en Esperanto: ankaŭ nenio. Li prenis la litkovrilon, kiu glitis ĉe la piedo de la lito kaj etendis ĝin zorge al liaj ŝultroj, klopodante envolvi lin laŭ la plej bona maniero. La knabo forte spiradis kaj Uribe malligis la nodon de lia kravato. "Dormu, dormu pace."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]