Señas de identidad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Señas de identidad
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Goytisolo
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1966
Eldonejo Joaquín Mortiz
vdr
Juan Goytisolo, jarojn post la verkado de Identigeroj.

Señas de identidad (Identigeroj) estas romano verkita en 1966 de la hispana verkisto Juan Goytisolo, kiu komencas la etapon de kreiva matureco de sia aŭtoro. Temas pri romano pri malvenko, malsukcesa serĉado kaj elradikigo, kaj ĝi estas la unua el tri romanoj protagonizitaj de Álvaro Mendiola, rolulo kiu same aperos en Reivindicación del conde don Julián (Depostulo pri grafo don Julián, 1970) kaj Juan sin tierra (Johano Sentera, 1975). Neniu el tiuj tri romanoj povis esti publikigita en Hispanio ĝis 1976.[1]

En sia unua eldono, Señas de identidad inkludis la rakonton Pausa de otoño (Aŭtuna paŭzo), kiu estis neinkludita en postaj eldonoj.[2]

Multaj literaturaj kritikistoj konsideris ĝin unu el la hispanaj romanoj plej gravaj de la 20-a jarcento;[3]​ la hispana ĵurnalo El Mundo inkludis ĝin en sia listo de la 100 plej bonkvalitaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento.[4]

Stilo[redakti | redakti fonton]

Inter la stilaj trajtoj de Señas de identidad menciindas la jenaj:

  • Rompo de la linia kronologia ordo: la faktoj estas rakontitaj miksante pasinton kaj nunon sen ajna kronologia ordo, pere de flashback (retrorigardo). Eĉ multaj historioj aperas klare dispecigitaj, koincidantaj kun aliaj diferencaj.
  • Alternado de la dua kaj la tria gramatikaj personoj en la rakontoj: la rakontisto foje parolas pri la protagonisto kiel aparta estaĵo (Álvaro), dum foje alparolas lin rekte uzante duan personon, ĉefe kiam la protagonisto vidas, pensas aŭ aŭdas el sia nuno aŭ el sinteno emocie pli proksima.
  • Uzado de granda vario de stiloj mozaike miksitaj: polica raporto de persekutado de suspektuloj, la programo de festoj de vilaĝo, la transskribaĵo de la parola atestilo de elmigrinto, la poemo de ekzilito aŭ la reklama afiŝo de taŭrludo estas ekzemplaj elementoj kiuj, inter multaj aliaj, aperas en la romano kompletigante aŭ eĉ anstataŭante la rakontojn.
  • Fragmentoj en kiuj malaperas ĉia interpunkcio: tiuj fragmentoj estas tre diversaj inter si. En unu el ili, kiel elsendita ĥore fare de la reprezentantoj de la bonpensa Hispanio, oni faras akuzojn kontraŭ la protagonisto; en alia, speciale emocia, rolulo rakontas la malriĉon de sia vivo (malsato, karcero, maljustoj, morto de sia filo...) pere de la lingvaĵo propra al malklera persono.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Álvaro Mendiola, barcelona fotisto ekzilita en Parizo, revenis malsana somere de 1963 al Hispanio. Lia renkonto kun la pejzaĝoj kaj homoj de sia lando, subpremita sub la frankisma diktatoreco, utilas kiel sprono por rememorigi sian infan- kaj jun-aĝon, rememori la familiajn rakontojn pri la plej proksimaj prauloj kaj analizi la ĵusan historion de Hispanio kaj la esencojn de la hispana popolo. La okazintaĵoj de Yeste, en majo 1936, la Hispana Enlanda Milito vidita el la perspektivo de riĉa infano, la opozicio de studentoj kontraŭ la reĝimo, la polica subpremado, la malriĉo de multaj samlandanoj, la elmigrado, la turismo kaj la ĉiutaga vivo de la hispanaj ekzilitoj en Parizo konstitigas la mozaikon kiun Mendiola frontas malespere. Ŝajne ekzistas nur unu alternativo por la protagonisto: rompi ĉian ligon kun homoj kaj ties historio, kompletigante tiele la procezon de elradikigo, de senfoliigo konstanta laŭlonge de la vivo de tiuj "identigeroj" kiujn li neniel povas konsideri propraj.

Sed Señas de identidad estas ankaŭ la historio de la malsukcesa individua serĉado de idealo kiu havigu sencon al la propra ekzistado, trans la simpla malakcepto de ĉio tio kio naŭzigas la protagoniston. La neceso trovi aliulojn kun kiuj li povu senti sin identigita, kun kiuj fandiĝi kaj abandoni tiele sian solecon, kondukos ĉiam al la desaponto; eĉ lia pasia amo al Dolores ne povos elaĉeti lin.

Strukturo kaj intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Ĉapitro I.- Álvaro rememoras sian infanaĝon, strangulajn familianojn, onklojn, iun kontraŭfrankisman gerilanon sekrete laborantan kaj vivantan kaŝite en la familia domo, sian religian edukadon.
  • Ĉapitro II.- Universitata medio, studentoj dekstraj kaj la amiko skeptika kaj ribelema Sergio, kiu enkondukas lin en prostituado, kvartalaĉo, diboĉado ktp. Unuaj seksaferoj kun prostituitinoj, la patrino de sia amiko ktp. Admiro al malnova profesoro, ties entombigo, tombejo, religio.
  • Ĉapitro III.- La memoro de Álvaro kontrastigas la okazintaĵojn de Yeste kun reveno al la vilaĝo dum la frankismo, fakte dum barbara taŭrofesto, kiun li filmas, post kio la policanoj forprenas la filmilon. Iam en Yeste okazis sangelverŝa afero kun radiko en la senposedigo de laboristoj el sia vivmedio pro konstruo de akvobaraĵo, sekva okupado de teroj malice rabitaj de kaciko, kaj konflikto kun policanoj el kiuj unu mortis, dum ili masakris kamparanojn, multe el kiuj tute senkulpaj. Kiel sekvo dum la milito, revoluciuloj murdos familianojn de Álvaro, inter kiuj lia patro mem.
  • Ĉapitro IV.- Oni miksas diversajn tekstojn rilate al la stato de diktatoreco: detalegaj informoj de ĉikanega polica persekutado al suspektintoj, hejmaj registroj, konfisko de libroj, cenzuro, aresto, prizono, ties anstataŭo pere de en vilaĝo deviga ekzilo, popola ĉikanado tie, franclingva babilado de francoj kiuj parolas pri helpo al hispanaj kontraŭfrankistoj kio rezultas simpla babilado ktp. Ankaŭ mallonga priskribo de pena laboro en fiŝkaptejoj de tinuso. Ĉio parodie, interplektite kaj kontrastige.
  • Ĉapitro V.- Realismaj kaj kritikaj priskriboj de hispanaj enmigrintoj en Francio, malsukcesaj manifestaciintoj en Hispanio ĉikanitaj de polico, hispanaj ekzilitoj en Francio tavolitaj laŭ antikveco, malsukcese projektantaj revuojn, kverelaĉante en diskurso, malsukcese klopodante seksallogi kaj fanfaronante pri malverŝajnaj sukcesoj, ĉikanado de policaj torturistoj kiuj babilaĉas pri taŭrludado, arestitoj pro simplaj deliktoj, konfisko de fotoj al iu italo...
  • Ĉapitro VI.- Personaj historioj, ĉefe amaferaj, kun Dolores, de la instruistino pri muziko, parenco de la poeto Heredia, en Ĝenevo tre mozaike.
  • Ĉapitro VII.- Rakonto de malklera malriĉulo kiu elmigras el Katalunio al suda Francio, mortas lia filo kaj li mem revenas, interplektita kun aliaj montroj de la diktatoreco kaj malprogreso de Hispanio: vojaĝanto volas viziti bibliotekon, kiu estas fermita, ne aperas la ŝlosilo sed civilgvardiano kiu pridemandas lin, frustacio pro malsukceso filmi dokumentan filmon pro konfisko kaj aliaj malpermesoj, frustacio pro kreado de iluzioj en kontaktitaj sudhispanaj laboristoj, frustacio ĉar la protagonisto mem ne aktivulas, arestoj ktp.
  • Ĉapitro VIII.- Priskribo de Barcelono, turismo kaj la burĝa familio, sed ankaŭ la aludoj al fortikaĵo kie okazis masakroj de politikaj prizonuloj, inter kiuj la kataluna prezidento,... kaj en la fino fuŝa lingva miksaĵo por turismo.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La romano kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En tiu verko aperas la tipa aludo al Esperanto ne reference al la lingvo mem sed al fuŝa miksaĵo de lingvoj, nome la hispanan, la francan kaj la anglan, kiun vendisto uzas por allogi turistojn al sia negoco.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. César Alonso de los Ríos: Por fin, "Señas de identidad," de Juan Goytisolo. Diario El País, 13a de junio 1976. [1] Alirita la 25an de Januaro 2018.
  2. Juan Goytisolo: Obras completas II. Narrativa y relatos de viaje (1959-1965). "Prólogo".
  3. Señas... es uno de los análisis más lúcidos y maduros que se han hecho, en el plano literario, de la España y de los españoles de posguerra (Gonzalo Navajas); ... es, a mi entender, una de las más singulares novelas de toda la posguerra (Santos Sanz Villanueva); menciitaj de Jaime Martínez Tolentino en La cronología de "Señas de identidad" de Juan Goytisolo.
  4. Lista completa de las 100 mejores novelas [2] Alirita la 25an de Januaro 2018.
  5. Juan Goytisolo, Señas de identidad, Biblioteca Universal Formentor. Paĝo 409.
    Citaĵo
     en endiablado esperanto un caracterizado ejemplar de hombrecillo español de la estepa explicaba que se trataba de una imagen trucada con la que los señores y caballeros messieurs et dames ladies and gentlemen aquí presentes podrían sorprender a sus amistades y conocidos vestidos de toreros y gitanas toreadors et gitanes matadors and gypsies de regreso a sus respectivos países vos pays d'origine your native countries y afirmar así su personalidad affirmer votre personnalité your personality con el relato de sus aventuras españolas aventures espagnoles spanish adventures. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • Lucía Stecher, Estructura y lenguaje en Señas de identidad de Juan Goytisolo, [pdf] Alirita la 1an de Februaro 2018.
  • Levine, Linda Gould. Juan Goytisolo, la destrucción creadora. México, Editorial Joaquín Mortiz, 1976.
  • Pérez, Genaro. Formalist Elements in the novels of Juan Goytisolo. Potomac, Editorial José Porrúa Turanzas, 1979.
  • Pérez, José Carlos. La trayectoria novelística de Juan Goytisolo: el autor y sus obsesiones. Zaragoza, Editorial Oroel, 1984