Reivindicación del conde don Julián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reivindicación del conde don Julián
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Goytisolo
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1970
vdr
Juan Goytisolo, aŭtoro de Reivindicación del conde don Julián.

Reivindicación del conde don Julián (Depostulo pri grafo don Julián) estas romano de 1970 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La titolo referencas al Julián, grafo de Sebto. La libro estis publikigita en Meksikurbo fare de la Eldonejo Joaquín Mortiz. Ĝi estas la dua ero en la trilogio de Álvaro Mendiola, kiu inkludas ankaŭ Señas de identidad kaj Juan sin Tierra.[1]

En Depostulo pri grafo don Julián tiu historia aŭ legenda rolulo utilas kiel simbolo, ĉar temas pri legenda perfidulo kiu permesis al islamanoj invadi Hispanion kiel puno kontraŭ persona miskonduto de la visigota reĝo Rodrigo aŭ Roderiko. Sammaniere la ĉefrolulo de la romano perfidas la naskiĝlandon kiu ne akceptis lin nek aliajn pasintajn samlandanojn neortodoksajn kiel eksjudoj aŭ eksislamanoj.

La libro estas kontraŭ-patriota, kontraŭ-katolika, kaj kontraŭ-hispana, almenaŭ kontraŭ Hispanio kiel vidita kaj celebrita dum la Frankisma Ŝtato. (Ĝis post la morto de Francisco Franco en 1975, la romano ne povis esti publikigita en Hispanio.)

La stilo absolute rompas la tradiciajn konvenciojn de realisma romanverkado. Ĝi estas pli poezieca, ritma, vagema kaj ne ĉiam sekvas rektan vojon kaj tute ne rakonteman. Fakte la tuta romano, ĉu novelo, priskribas nur unu tagon de kontraŭhispana hispano en maroka urbo kun tro multe da hispana influo. De tie oni veturas kvazaŭ en sonĝo al reviziado de la hispana pasinteco. Preskaŭ same oni povus konsideri ĝin romano aŭ poemo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • I.- La romano komencas per meditema miksaĵo de pensaroj kaj priskribaro de urbo, kiu poste estas konstatita kiel Tanĝero. Ĝi montras marokan vivon sed tute miksita kun hispana heredo, kio utilas por parodii la klasikan literaturan lingvaĵon kaj kritiki la tradician ideologion. Kiel ekzemplo protagonisto ĉasas insektaĉojn por premaĉi ilin inter paĝoj de klasikaj verkoj de la hispana literaturo en biblioteko. Stranga infano gvidas lin tra la urbo. Konstantaj eliroj, ekzemple per kino al kariba karnavalo. Hispanema imperiisma hispano invitas lin al kafejo kaj rekomendas lin legi Senekon, sed li preferas paŝtisteton kiu kondukas kaprojn, nome Hispana kapro el Gredos, diras la hispanego. La ĉapitro finas per alvoko al Tarik, la unua islama invadinto de Iberio.
  • II.- Meditado pri la kulturo el Hispanio-Kastilio. Tarik estas la amiko kiu invitas al kafejo kaj fumado, kio helpas la pensofluon. Subpremado fare de la religia kredaro de la volupto, kiu estas kvazaŭ predinsekto (skorpio, araneo) kiu buĉas alian insekton. Ankaŭ la serpento kiu mortigas estas simbolo. Ia identigo inter Álvaro (la hispanego) el Gredos, kun Seneko, kaj la popolo kiu voĉdonos jese en la referendumo... al Seneko. Parodio de referendumo kiu okazis al Franko. Reveno al la maŭraj kafejo, urbo kaj knabo kiu revenas el la lernejo.
  • III.- Alvoko al detruiga invado fare de islamanoj. Dekadenca bildo de Hispanio-Kastilio kiel sekvo kaj parodio de la iama bildo de Kastilio fare de la Generacio de 98, pejzaĝo kaj pasinteco. Revizio de la lingvo kaj literaturo de la tradicia Hispanio, turisma ekskurso al piĉo, fakte al la piĉo de Isabel la 1-a (Kastilio). Itinero tra la tradicia nostalgia rigardo al pasinteco de Hispanio ĝis fandiĝo kun la socio de la fino de Frankisma Hispanio (fine de 1960-aj kaj komenco de 1970-aj jaroj), kiu iel pluestas endormiĝinta en tia nostalgio kaj depostulo de reveno aŭ pluresto en pasinteco.
  • IV.- Parodio de la fabelo de la Ruĝkufulineto, kie la ulino estas Alvarito, knabeto teorie aminda kaj ne riproĉebla, kaj la avino-lupo estas arabo kiu perfortas lin. La seksa perforto estas simbolita per serpento kiu kiel penisa figuro rompas la virgecon de la knabo, de religiemaj virinoj, kaj eĉ de la religiaj figuroj de kristanoj. Li, Julián, eĉ ĉikanegas kaj devigas la knabon ŝteli hejme por doni al li la monon. Eĉ kiam li postulas seksumi kaj malpurigi lian patrinon, la knabeto memmortiĝas.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaggi, Maya (2000-08-12). "Scourge of the new Spain". The Guardian. Alirita la 6an de februaro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • Levine, Linda Gould. Juan Goytisolo, la destrucción creadora. México, Editorial Joaquín Mortiz, 1976.
  • Pérez, Genaro. Formalist Elements in the novels of Juan Goytisolo. Potomac, Editorial José Porrúa Turanzas, 1979.
  • Pérez, José Carlos. La trayectoria novelística de Juan Goytisolo: el autor y sus obsesiones. Zaragoza, Editorial Oroel, 1984