Januaro de 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2017:

1-a de januaro
2-a de januaro
  • Irako Atenco per aŭto-bombo okazigis 30 mortojn en ŝijaisma kvartalo de Bagdado, Irako.
6-a de januaro
  • Brazilo Nova lukto inter malliberigitoj okazigis almenaŭ 30 mortojn en prizono de la subŝtato Roraima, Brazilo.
  • Meksiko Kvin mortoj kaj granda tumulto pro protestoj kontraŭ plialtigo de la prezo de benzino en Meksiko.
7-a de januaro
8-a de januaro
10-a de januaro
  • Tajlando Pli ol 25 mortoj en suda Tajlando pro inundoj.
  • Tajdo de malvarmo okazigas en unu semajno pli ol 80 mortojn en Eŭropo.
  • Afganio Pli ol 20 mortoj pro atenco proksime al la Afgana Parlamento en Kabulo, Afganio.
15-a de januaro
  • Brazilo Nova ribelo de malliberigitoj okazigis almenaŭ 27 mortojn en prizono de la subŝtato Natal, Brazilo.
16-a de januaro
  • Kirgizio 37 mortoj pro falo de aviadilo sur loĝejoj ĉe la flughaveno de Biŝkeko en Kirgizio.
17-a de januaro
  • Niĝerio La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.
18-a de januaro
  • Italio Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco, Italio, kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.
  • Malio Atenco kontraŭ militista bazo en Gao, Malio, okazigis 77 mortojn.
19-a de januaro
  • Irano Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano.
  • Gambio La nova prezidanto de Gambio, nome Adama Barrow, faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh, malakceptas balotperdon.
20-a de januaro
  • Italio Hungario Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono, norda Italio.
  • Usono Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono.
21-a de januaro
  • Barato Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato.
  • Gambio La eksa prezidanto de Gambio, nome Yahya Jammeh, finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.
24-a de januaro
25-a de januaro
27-a de januaro
  • Usono Prezidanto Donald Trump subskribas administran ordonon kiu malpermesas al civitanoj de sep landoj kun islama plimulto eniri en Usonon.
28-a de januaro
  • Ĉilio Dum unu semajno tajdo de centoj de incendioj, ĉefe homintencaj, okazigis teruran detruon kaj almenaŭ dekon da mortoj, ĉefe fajrestingistoj, en Ĉilio.
29-a de januaro
  • Kanado Atenco kontraŭ moskeo en Kebeko, Kanado, okazigas 6 mortojn.
  • Madagaskaro Pli ol 47 personoj mortiĝis kiam kamiono kiu transportis invititojn el nupto sinkis en riveron proksime al Anjozorobe, Madagaskaro.
30-a de januaro