Adama Barrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adama Barrow
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1965 (1965-02-15) (59-jaraĝa)
en Mansajang Kunda,  Gambia Colony and Protectorate
Lingvoj fulaangla
Ŝtataneco Gambio
Familio
Edz(in)o FatoumatA BAH
Okupo
Okupo politikistotrezoristo
vdr

Adama Barrow (Basse, Gambio, 16a de februaro 1965)[1] estas la ŝtata prezidanto elektita de Gambio, kaj politikisto el la United Democratic Party.[2] Dum la Gambia prezidenta baloto de 2016, prezidento Yahya Jammeh akceptis lian venkon jam antaŭ la proklamo de la finaj rezultoj kiuj montris la venkon de sia opozicianto.[3] Poste Yahya Jammeh pentis kaj malakceptis la venkon de Barrow.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li elmigris al Londono kie li laboris kiel sekurecgvardio. Reveninte al Gambio, li fondis propran entreprenon por agentejo pri nemoveblaĵoj per kiu li tuj sukcesis. Konvinkita pri la neceso demokratiigi sian landon, en 2016 li estis elektita kandidato de la Unuiĝinta Demokratia Partio (UDP, laŭ mallongigo anglalingve) post la historia estro de tiu politika partio, nome Ousainou Darboe, retiriĝis pro aĝo.

Adama Barrow en 2016

La ŝlosilo de lia balota sukceso estis la fakto ke li prezentiĝis en granda koalicio integrita de la propra UDP kun aliaj partioj same opoziciantaj.[4] En novembro 2021, Adama Barrow sciigis sian kandidatecon por la prezidant-elekto en 2024.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Adama Barrow appears at independent electoral commission today'. en: Website Metroafrique, 9a Nov. 2016 Alirita la 2an de Decembro 2016. Arkivigite je 2016-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "Breaking News: Adama Barrow Is UDP's Candidate". KAIRO NEWS. 2016-09-01. [1] Alirita la 2016-12-2.
  3. "The Gambia's President Jammeh to concede defeat in election". The Guardian. [2] Alirita la 2an de Decembro 2016.
  4. José Naranjo, "Gambia liquida en las urnas el régimen de Jammeh. Adama Barrow obtiene el 45% de los votos y acaba con 22 años de una presidencia asfixiante", El País, Madrido, 2-a de decembro 2016. [3] Alirita la 2an de decembro 2016.