Decembro de 2014
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en decembro 2014.
Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La kandidato de la maldekstro nome Tabaré Vázquez estos la sukcedanto de la same maldekstra José Mujica kiel prezidento de Urugvajo.
Kontraŭrasismaj kaj kontraŭpolicaj protestoj en Usono post la tria lastatempa murdo de senarma nigrulo fare de policana blankulo.
Princino Charlene de Monako naskis ĝemelojn "Gabriella" kaj "Jacques".
Zimbabvo: ministro pri justico nomumita vicprezidento.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Indonezio: Dudek mortoj kaj multaj mankantoj pro terglito sur Javo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Turkujo: Estos devige lerni la osmanidan turkan lingvon en lernejoj religiaj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Palestino jam estas membro de la Internacia puna kortumo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Kristan-Sociala Unio en Bavario volis devigi enmigrintojn paroli la germanan hejme.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
En manifestacio de ĉirkaŭ 15.000 personoj en Dresdeno, Germanio, kuniĝas nov-nazioj, kaj kontraŭantoj kaj de supozita islamigo kaj de azil-petantoj en la lando.
Atenco de islamistoj kontraŭ lernejoj por filoj de militistoj ĉe Peŝavaro, Pakistano, okazigis 141 mortojn inter ili 132 infanoj.
Danlando postulas suverenecon sur norda poluso.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Norvegio ĉesos subvencii fokoĉasadon.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Usono kaj Kubo entreprenas restarigi diplomatajn rilatojn post kiam usona socia laboristo Alan Gross estis liberigita interŝanĝe kun tri membroj de la Kuba Kvinopo.
Mortis angla kantisto Joe Cocker.
La 88-jaraĝa advokato Beji Caid Essebsi venkas en prezidanta balotado en Tunizio kontraŭ la ĝisnuna prezidanto.
Du aŭtoj eksplodis en Malmo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Malaperas malajzia aviadilo kun 162 veturantoj ĉe la insulo de Borneo fluginte el Javo (Indonezio) al Singapuro.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Homamasa tumulto okazigas 36 mortojn en Ŝanhajo dum la celebro de la novjaro 2015.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|