Oktobro de 2018
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2018:
Okazis en Nov-Kaledonio referendumo pri sendependiĝo, rifuzata po 56,4% da voĉdonoj.
Ĉeĥio kaj Slovakio rememoras la 100-an datrevenon de ekesto de Ĉeĥoslovakio.
Lernanto de politeknika kolegio en Kerĉo (Krimeo) Vladislav Roslakov eksplodigis bombon kaj poste ekpafis kontraŭ hazarde renkontataj lernantoj kaj personaro. Pereis 19 kaj estis vunditaj 54 homoj.
La Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio decidis ĉesigi plenan komunion kun la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, akuzinte tiun pri invado en sian kanonan teritorion.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La Sankta Sinodo de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio nuligis tomoson (eklezian decidon) pri subiĝo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio al la Rusa Ortodoksa Eklezio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Paneis kaj alteriĝis en averia reĝimo la rusia lanĉo-veturilo "Sojuz-FG", kiu startis de la kosmodromo Bajkonur (Kazaĥio) kaj devis transporti la pilotatan kosmoŝipon "Sojuz MS-10" al la Internacia Kosmostacio.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La ukraina reĝisoro, verkisto kaj dramisto Oleg Sencov ĉesigis malsatstrikon, kiun li komencis la 14-an de majo en prizono "Blanka Urso" (Labitnango, Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio).
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
|