Sojuz 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sojuz-9)
Sojuz 9 sur porokaza poŝtmarko de 1971 de Sovetunio pri "424 horoj en Tera Orbito"

Sojuz 9 (en rusa: Союз 9, Unio 9) estis sovetunia homporta kosmoflugo de 1970. La duhoma ŝipanaro de Andrijan Nikolajev kaj Vitali Sevastjanov rompis la kvin-jara kosmofluga daŭra rekordo atingita de Gemini 7, per sia preskaŭ 18-taga flugo. La misio preparis la vojon por la misioj de kosmostacioj Saljut, esplorante la efikojn de longdaŭra senpezeco de la ŝipanaro, kaj taksante la laboron kiujn la kosmonaŭtoj povus fari en orbito, unuope kaj kiel teamo. Ĝi estis ankaŭ la lasta flugo de unua-generacio kosmoŝipo Sojuz 7K-OK, same kiel la unua homporta kosmoflugo lanĉita por esti kondukita nokte. Ĝisnune, Sojuz 9 markis la plej longan homportan kosmoflugon fare de soloa kosmoŝipo.