Erupcioj de Eyjafjallajökull en 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua erupcio je la 17-a de aprilo, 2010

La Erupcioj de Eyjafjallajökull estas serio de grandaj vulkanaj eventoj okazantaj ĉe Eyjafjallajökull en Islando. Sisma aktiveco komenciĝis fine de 2009, kaj sekvis vulkana erupcio la 20-an de marto 2010, fariĝante ĝian Vulkan-eksploda indikilo esti 1. Sekva erupcio de la 14-a de aprilo 2010 kaŭzis kontinentvastan interrompon de flugvojaĝado en Eŭropo de la 15-a de aprilo, surterigante aviadilojn kaj efikante la vojaĝajn planojn de milionoj da pasaĝeroj mondvaste. Ĉi tiu kaŭzis kaskadan efikon interrompantan multajn eventojn ĉirkaŭ la mondo.

Etendo de la cindronubo[redakti | redakti fonton]

La 14a de aprilo la cindronubo kovris marareon inter Islando kaj Skandinavio; tiutage oni faris en Eŭropo eĉ pli da flugoj kiel antaŭvidite, ĝis 28 087, tio estis + 0,6 %. La sekvan tagon, 15an de aprilo la cindronubo jam kovris el Islando al Britio, Skandinavio kaj norda Rusio; oni faris 20,842 flugojn; oni nuligis preskaŭ 8,000, tio estis -27,1 %. La 18an de aprilo estis jam katastrofo: la nubo kovris la tutan Eŭropon escepte Iberion, sudajn Italion kaj Grekion kaj nordajn Skandinavion kaj Islandon; tiutage oni fraris nur 5 035 flugojn el preskaŭ 25 000 planitaj, tio estas -79,8%.

Dum tiuj tagoj suferis nuligojn de flugoj 6,8 milionoj da pasaĝeroj dum 5 tagoj. 313 flughavenoj suferis ĉu nuligojn ĉu malfruojn tutmonde. 63 000 flugoj estis nuligitaj inter ĵaŭdo kaj dimanĉo, tio estas la plej granda flugonugilo de la historio. La flugentreprenoj perdis 185 milionoj da eŭroj ĉiutage.[1]

Kaŭzoj de flugomalpermeso[redakti | redakti fonton]

La cindronubo estas formata de ege fajnaj rokeroj. La vulkano enhavas grandajn kvantojn de gasoj kun sulfura dioksido; tiaj gasoj disvastiĝas je la alveno al la vulkanpordo. La gasoj elirintaj el vulkano kaj atingintaj ĝis la Stratosfero povas daŭri el 12 al 14 monatoj. La vulkanaj cindroj estas ege erodigaj kaj povas halti la motorojn de aviadilo[2]; krome ili allogas akvon kio povas kaŭzi Kurtajn cirkvitojn.[3]

La kratero de la vulkano estas je 1,666 m super marnivelo; la alta cindrokoncentriĝo situas ĉirkaŭ 6,100 m; komercaj aviadiloj flugas je ĉirkaŭ 9,700 m; cindroj atingis ĝis 16,000 m.

Sekvoj de flugonugiloj[redakti | redakti fonton]

Dum tiuj 5 tagoj suferis nuligojn de flugoj 6,8 milionoj da pasaĝeroj ĉefe en Eŭropo sed ne nur. Multajn el tiuj nuligoj suferis gravuloj, kiuj malfacile aŭ tute ne povis ĉeesti eventojn, kiel la enterigo de polaj prezidento kaj gravuloj ĵus mortintaj en flugakcidento. La entreprenoj de busoj kaj taksioj vidis tutsubitan okazon enspezegi grandajn kvantojn da mono, foje ege pliigante siajn prezojn. Same plialtigis la tendencon kunuzi veturilojn por malplialtigi la neantaŭviditajn kromajn pagojn. Malsanuloj kiuj atendis transplantotajn organojn devis plue atendi en Britio. La komerco de Vegetaloj kaj floroj ege suferis en Kenjo. Plej gravaj eŭropaj futbalteamoj kiel FC BarcelonaOlympique de Marsejlo devis fari per buso anstataŭ per aviadilo siajn transportojn por ne perdi la sportajn rendevuojn. Ankaŭ gravaj muzikistoj devis ŝanĝi siajn planojn, kiel Whitney Houston kiu veturis per ŝipo al Irlando, aŭ Mika, Cheryl Cole kaj Plácido Domingo, kiuj devis nuligi siajn koncertojn respektive en Lisbono, MadridoMoskvo. Kaj fine ankaŭ esperantistoj devis ŝanĝi siajn planojn kiel la ekspedicio de Scuola Cavour de Modeno (Italio) kiu estis reveninta el Don Benito (Hispanio) kie ĝi partoprenis en mezlerneja interŝanĝo pri Esperanto kaj devis reveni per buso dum unutaga plua veturado la 17an de aprilo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Doncel, "Europa sale al rescate de sus pasajeros"; El País, 20an de aprilo 2010, paĝo 2.
  2. Tio okazis en 1982 kiam Boeing 747 de British Airways superflugis vulkanon en Indonezio kaj la kvar motoroj kollapsis; feliĉe ili povis reŝalti ilin. Ekde tiam estas malpermesata flugi se estas vulkancindro en aero.
  3. Walter Oppenheimer, "Un volcán paraliza la aviación europea", El País, 16a de aprilo de 2010, paĝoj 1, 2, 3 kaj 4