Juan Antonio Samaranch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Antonio Samaranch
Persona informo
Juan Antonio Samaranch
Naskiĝo 17-an de julio 1920 (1920-07-17)
en Barcelono
Morto 21-an de aprilo 2010 (2010-04-21) (89-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Montjuïc Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Loĝloko Barcelono vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Navaro • Germana lernejo de Barcelono • IESE Business School vd
Familio
Patro Francesc Samaranch Castro vd
Patrino Joana Torelló Malvehy vd
Edz(in)o María Teresa Salisachs vd
Infanoj Juan Antonio Samaranch Salisachs • María Teresa Samaranch vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto • rink hockey player • entreprenistosporta trejnistoĵurnalisto • sports official vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Antonio SAMARANCH ([Ĥŭan Antonjo Samarank] , katalune Joan Antoni Samaranch i Torelló ; naskiĝis la 17-an de julio 1920 en Barcelono, mortis la 21-an de aprilo 2010 en Barcelono) estis hispana sportoficialulo.

Li estis prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato inter 1980 kaj 2001.

Politika kariero en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Samaranch komencis sian politikan karieron dum la diktaturo de la generalo Francisco Franco. Li estis magistratano en la urbodomo de Barcelono. Li poste estis ŝtatsekretario pri sporto, deputito en la nedemokrataj Kortesoj, kaj prezidanto de la Deputitaro de la provinco de Barcelono, antaŭ ol fariĝi vicprezidanto de IOK en 1974. En 1977 li estis nomumita ambasadoro en Sovetio, kie li akiris gravajn politikajn kontaktojn.

En 1991 li estis nomumita Markizo de Samaranch.

Prezidanteco de la IOK[redakti | redakti fonton]

Samaranch estis elektita Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato en la sesio okazigita en Moskvo inter la 15-a kaj 18-a de julio de 1980.

Sub lia prezidanteco, multe kreskis la profesieco de la Olimpikaj Ludoj, kun la partopreno de profesiaj sportistoj. La Ludoj fariĝis pli konkuraj kaj pli spektaklecaj, kun pli da ekonomiaj interesoj.

En 1992 estis plenumita lia revo pri la okazigo de la Olimpikaj Ludoj en Barcelono.

En 1999 li devis fronti diversajn skandalojn en la nomumo de sidejoj.

En 2001 li decidis ne plu aspiri al la prezidanteco. Lin sukcedis Jacques Rogge, kaj Samaranch estis nomata Dumviva Honora Prezidanto.

Samaranch spertis korproblemon la 13-an de oktobro 2009 dum vojaĝo al Monako[1]. Li forpasis en 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]