Taiŝaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taiŝaoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La taiŝaoj estas unu el la triboj de la bakaraoj, nomadoj kiuj originas en la beduen-araba klano guhajnaoj veninta trans la Sinajo el Arabio. Ili poste migris en la Nilo-regionon de Supera Egiptio kaj poste en Sudanon komence de la 16-a jarcento, ĉirkaŭ 1504. Ili setlis en la areo de suda Darfuro kaj ili nomis la landon Dar El Ta'isha. Ilia ĉefa urbo estas Rehaid Al Berdi. La taiŝaoj partoprenis kun la aliaj okcidentaj Sudanaj triboj en la Mahadia-revolto (1882-1885) kontraŭ la turk-egiptia okupacio de Sudano 1821-1885.