Madjaraboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
12 000islamo
Madjaraboj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

La madjaraboj estas popolgrupo vivanta ĉe la limo de la hodiaŭa Egiptio kaj Sudano. Ili deklaras sin hungardevenaj, kies origin-legendo parolas pri prauloj alvenintaj en la 16-a jarcento (1517) kiel hungaraj soldatoj de la turka armeo (kies gvidanto estis Ibrahim el-Madjar aŭ Hasan el-Madjar) kaj kiuj edzinigis lokajn berberajn virinojn. Ili estis limgardaj soldatoj de la Turka Imperio.

Ilia lingvo estis komence la berbera, sed post longa arabiĝa tempo ili jam parolas arabe.

La grafo László Almásy gvidis ekspediciojn en la 1920-1930-aj jaroj al Egiptio, Sudano kaj Libio kaj dum tio li renkontis en Nubio (Vadi-Haifa) reprezentantojn de la madjaraba tribo. Oni surbendigis multajn dokumentarajn filmojn pri ili en la 1990-aj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]