Daĝuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daĝuoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La daĝuoj estis la praloĝantoj de la regiono Darfuro en la okcidento de Sudano.

Hodiaŭ ankoraŭ ekzistas kelkaj disaj malgrandaj grupoj en Sudano kaj en la ĉelima regiono Wadai (Vadaj) en Ĉado, kiuj parolas daĝuan lingvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Situo de la historia Centro Njala en la hodiaŭa sudana federacia ŝtato Ĝanub Darfur

La daĝuoj estis la unua konata civilizo en la Marao-masivo (arabe: Ĝabal Marra), antaŭ ol ili ekde la 12-a ĝis 14-a jarcento estis repuŝitaj de la tunĵuroj (kiuj enkondukis la islamon) kaj la furoj.

Estas supozate, ke ilia centro estis Njalo (urbo) en la hodiaŭa sudana federacia ŝtato Ĝanub Darfur (Sud-Darfuro).

Hodiaŭa disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ ekzistas daĝu-lingvaj grupoj sudokcidente de Kadukli kaj en Liguri en la Nubamontoj, ĉirkaŭ Njala en Ĝanub Darfur, ĉe la rivero Sopo en Sud-Sudano, en Dar Daĵu kaj Dar Sila en Ĉado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]