Njalo (urbo)
Njalo (arabe نيالا estas metropolo en okcidenta parto de Sudano, samtempe sidejo de Suda Darfuro.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 12° 01′ 46″ N 24° 53′ 08″ O / 12.02944 °N, 24.88556 °O (mapo)Koordinatoj: 12° 01′ 46″ N 24° 53′ 08″ O / 12.02944 °N, 24.88556 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 673 m
- Loĝantaro: 565 700 en 2007
- Horzono: UTC +3
Geografio[redakti | redakti fonton]
Njalo situas sur altebenaĵo, fine de fervojo de Nilo. Kartumo troviĝas je 900 km-oj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Jam dum la mezepoko Njalo estis ĉefsidejo de diversaj imperioj. Tamen, kiel tre fora loko de Nilo, Njamo ne partoprenis militadojn, kiuj okazis ĝenerale ĉe la rivero-regiono. Fine de la 20-a jarcento konflikto disvolviĝis en Darfuro kaj estis milito kun Ĉado. Ili rezultis, ke aro da rifuĝintoj alvenis, la loĝantaro pligrandiĝis.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En Njalo oni prilaboras teksaĵojn, ledaĵojn kaj nutraĵojn.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Njalo havas finstacion de fervojo el centra parto de la lando. La vojoj ne estas bonkvalitaj. La urbo havas flughavenon.