Vafd-Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vafd-Partio
ب الوفد, traduko de "Delega Partio"
Wafd Flag.svg
Wafd Flag
partio
Lando  Egiptio
Estro Saad Zaglul
Fondiĝo 1919
Dissolvo 23-a de julio 1952
Ĉefa sidejo Kairo
Ideologio nacia liberalismo, sekulareco, modernity, National Unity
vdr

La Vafd-Partio (aŭ Partio Vafd; araba: حزب الوفد, traduko de "Delega Partio") estis politika partio en Egiptio inter 1919 kaj 1952. Ĝi estis fondita post la unua mondmilito en Egiptio. La vorto vafd signifas delegacion, kiu aludas pri tio, ke oni delegacie prezentis siajn sendependajn postulojn en la intertraktado de Versajlo, en 1919.

Ĝia gvidanto estis Saad Zaglul, kiun arestis la britoj en 1919 kaj pro tio komenciĝis tumultoj la 9-an de marto kaj poste ribelo en Kairo, kiu disvastiĝis en la tuta lando. La britoj murdis 800 egiptianojn, sed ili devis liberigi - la 7-an de aprilo- Zaglulon. La menciita delegacio alvenis la traktatojn la 11-an de aprilo, sed ili trompiĝis.

La partio Vafd iĝis plu postulanto de la sendependeco, sed tion volis ĝi akiri per konstituciaj rimedoj. La britoj ne volis aŭdi pri sendependeco, sed en januaro de 1924 okazis la unuaj egiptiaj parlamentaj elektoj, kiam Zaglul iĝis ĉefministro. Tio estis la t.n. egipta liberala eksperimento, kiu daŭris ĝis 1936.

Tra la jaroj la karaktero de la partio ŝanĝiĝis konsiderinde, kaj la Vafd perdis sian potencon pro multaj sekcioj kaj plejparte perdis sian bildigon kiel juna kaj idealisma partio. Ankaŭ, ĝia unua gvidanto Saad Za'alul estis karisma gvidanto tamen lia posteulo kiel la partiestro, Nahas, havis malfacilan tempon balai la masojn.

Ĝis la fino de ĝiaj tagoj, la partio estis, fakte, en la manoj de la terposedantoj kiuj estis ĝiaj gvidantoj. Tamen ĝia balotantaro konsistis el tre larĝa spektro de la egipta popolo: studentoj, kamparanoj, etburĝaj homoj kaj pli.

La partio estis malpermesita en 1952, kiel kunlaborinta monarĥia organizaĵo. En 1983 fondiĝis la Nova Vafd-Partio.

Gvidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Saad Zaghlul Pasha (1919–1927)
  • Mostafa el-Nahhas (1927–1952), kvinfoje ĉefministro de Egiptio