Blazono de Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Gvineo
La blazono de Gvineo
La blazono de Gvineo
Lando:  Gvineo
Uzata ekde: 1993 (2011)
vdr

La ŝtata blazono de Gvineo estas en uzo ekde 1993, kaj iom aktualiĝis en 2011. La blazono prezentas kolombon kun ora olivobranĉo en sia beko super rubando kun la nacia devizo en la franca lingvo: "Laboro justeco solidareco". La versioj de 1993 kaj 2011 diferencas nur per iom pli subtilaj koloroj, per aldono de ombroj en la rubando kaj entute pli da heleco. La simbolo de kolombon kun ora olivobranĉo en sia beko komprenble simboligas pacon. Antaŭa versio de 1984 ĝis 1993 antaŭ tiu simbolo de paco inkludis krucitan glavon kaj fusilon - ioma kontraŭdiro. Kaj ankoraŭ pli frua blazono de 1958 havis ruĝan kaj verdan ŝildon kun flava elefanto sur ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]