Saltu al enhavo

Arnhemlanda tropika savano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arnhemlanda tropika savano
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+]

LandoAŭstralio
Federa teritorioNorda Teritorio
Koordinatoj12° 33′ 36″ S, 133° 22′ 12″ O (mapo)-12.56133.37Koordinatoj: 12° 33′ 36″ S, 133° 22′ 12″ O (mapo)

Areo154 737 km² (15 473 700 ha)

Biomoj de regionoTropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

Arnhemlanda tropika savano (Aŭstralio)
Arnhemlanda tropika savano (Aŭstralio)
DEC
Lokigo de Aŭstralio en mondo
Map
Arnhemlanda tropika savano
vdr
Situo de la ekoregiono.

La arhem-landa tropika savano estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo nordaŭstraliaj kaj transflajaj savanoj. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Aŭstralio.

La ekoregiono arigas plurajn regionojn el la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio : "PCK Pine Creek", "CEA Central Arnhem", "ARC Arnhem Coast", "ARP Arnhem Plateau" kaj "DAC Darwin Coastal".

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Tropika savano apud Palmerston.

La ekoregiono kovras la krudan grejso-masivon de Arnhemlando, relative ebenan pejzaĝon laŭlonge de la nord-aŭstralian marbordo tra areo de 158 100 kvadrataj kilometroj. Tie ĉi riveroj malsupren fluas al marbordo, kreantaj vastajn inund-ebenaĵojn dum la jaraj musonopluvoj. Eŭkalipto-duonarbaro etendiĝas tra plimulto de la pejzaĝo, alternanta kun pluvarbareretoj kaj notindaj komunumoj de erikejo-vegetaĵaro kiuj vegetas sur la grejso-deklivaro. La grejso-masivo gastigas alte endemian bioton, inkluzive de vaskulaj plantoj kaj mamuloj. La vastaj malsekejoj de la regiono estas ekstreme produktemaj kaj sciataj por siaj altaj densecoj pri ronĝuloj kaj serpentoj.

Vastaj partoj de tiu ekoregiono restas en sia natura stato, konservante grand-skalajn naturajn procezojn kiel birdomigrado. Tiu ekosistemo estas bone konservita en naturrezervejoj, inkluzive de Nacia parko Kakaduo, sed ŝanĝoj pri la fajro-reĝimo kaj invadaj specioj estas minacoj.

Tiu regiono estas forte influita de prononcita muson-sezona klimato,kun mallonga humida sezono ekde novembro al marto, kaj tiam longa kvazaŭ senpluva periodo dum la resto de la jaro. La ekoregiono ricevas la plej altan precipitaĵon en nordokcidenta Aŭstralio, etendante ekde jara totalo de 1 200 mm sude al 1 800 mm en la Tivi-Insuloj norde. La temperaturoj estas altaj tra la jaro kaj la monata averaĝa maksimo sumiĝas je 27° al 33 °C.

Eŭkalipto-duonarbaroj etendiĝas tra plimulto de la pejzaĝo, tipe superregataj de kvardenta eŭkalipto (Eucalyptus tetrodonta) kaj helruĝa eŭkalipto (E. miniata) kreskantaj al alteco de 20 m. Alt-gresa subarbaraĵo de 2,5 m alto plejofte konsistas el sorgo (Sorghum spp.). Tamen, pli ol 10 000 pluvarbareretoj troviĝas ene de tiu dominanta vegetaĵaro. Aliaj notindaj formacioj inkludas vastajn mangrovarbarojn, inund-ebenaĵajn ciperacejojn kaj herbejojn, marĉarbarojn superregatajn de melaleŭko-specioj, kaj erikejojn sur la grejso-altebenaĵo kaj sablaj deklivoj.

La medioj kaj biotoj de tiu regiono transiras en tiujn de la tri regionoj tuj sude (la tropik-savanaj ekoregionoj de Carpentaria, Kimberly, kaj Victoria Plains), ĉar laŭgrade malplialtiĝanta precipitaĵo kondukas al laŭgrada anstatauiĝo de superregantaj eŭkaliptaj arbaroj per eŭkalipt-savanaj duonarbaroj, kun malplidensa kaj malplialta kanopeo. La influo de musonaj pluvarbareretoj nete malpligrandiĝas kune kun la transiro suden. La ekoregiono ankaŭ samhavas multajn vivejojn kaj speciojn kun la kabjorka tropika savano, speguligante ilian ĝenerale similan pluvo-modelojn, geologion kaj grundojn, kaj pasintecan terponton inter la du regionoj.

Humidejoj en Nacia parko Kakaduo.

Multaj el la malsekejoj en tiu regiono estas alte produktemaj kaj estas agnoskitaj kiel internacie signifaj. Ili subtenas la plej grandajn koloniojn de piga ansero (Anseranas semipalmata), kun ĝis 50 000 nestoj kaj 500 000 individuaj birdoj en iuj marĉoj. Ili ankaŭ gastigas multajn aliajn akvobirdojn, kaj ekstrem-altajn densecojn de specialigita ronĝulo, Rattus colletti (musedoj), kaj de ĝia predanto bruna akvopitono (Liasis fuscus). Densecoj de Rattus colletti povas atingi ĝis 150 individuojn/ha aŭ 1 tunon/km2, dum la densecoj de la brunaj akvopitonoj povas alproksimiĝi al 700 individuoj je km2. Estas altaj densecoj de multaj aliaj specioj inkluzive de Lates calcarifer (perkoformaj), dolĉakvotestudoj, aŭstralia dolĉakvokrokodilo (Crocodylus johnstoni), mara krokodilo (C. porosus), Acrochordus arafurae (serpentoj), kiu povas atingi densecojn de ĝis 400 individuoj/ha en restantaj bilabongoj dum la seka sezono. La regiona marbordolinio ankaŭ estas internacie signifa kauze de la granda nombro de marbirdo-kolonioj kaj de ĝiaj relative sendifektaj testudo-reproduktadejoj.

Minacoj kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

Multo de la konservado-valoro de la ekoregiono ne estas ligita al specifaj lokoj, sed pli al vastaj areoj kiuj restis en "naturaj" cirkonstancoj, permesante neinterrompan agadon de pejzaĝo-skalaj ekologiaj procezoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0701 Arnhemlanda tropika savano  Aŭstralio (Norda Teritorio)
AA0702 Brigalova tropika savano  Aŭstralio
AA0703 Kabjork-duoninsula tropika savano  Aŭstralio (Kvinslando)
AA0704 Karpentaria tropika savano  Aŭstralio
AA0705 Altaĵa savano de Einasleigh  Aŭstralio (Kvinslando)
AA0706 Kimberlia tropika savano  Aŭstralio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]