Kolonio de birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Longbeka urio reproduktiĝas en densaj kolonioj en marbordaj rokoj, insuloj kaj klifoj.

Kolonio de birdoj estas formata de birdoj kiuj loĝas aŭ ĉefe nestumas en kolonioj. Tio estas ege ofta ĉe marbirdoj.

95 % el marbirdoj estas koloniaj,[1] kaj kolonioj de marbirdoj estas inter la plej grandaj birdokolonioj en la mondo, produktante unu el la plej mirindaj spektakloj en la tutmonda sovaĝa naturvivo. Kolonioj de ĉirkaŭ miliono da birdoj ekzistas, kaj en la tropikoj (kiel ĉe Kiritimati en la Pacifiko) kaj en la polusaj latitudoj (kiel en Antarkto). Kolonioj de marbirdoj ekzistas nur por reproduktado; nereproduktantaj birdoj ariĝas for de reprodukta sezono nur en areoj kie la predotaj specioj dense kuniĝas.

Kolonioj de marbirdoj estas tre diversaj. Individuaj nestolokoj povas esti dise lokitaj, kiel ĉe kolonioj de albatrosoj, aŭ dense amasigitaj kiel ĉe kolonioj de urio. En plej granda parto de kolonioj de marbirdoj, povas nesti diferencaj specioj de marbirdoj en la sama kolonio, ofte montrante ian separiĝon laŭ la ekologia lokigo. Marbirdoj povas nesti en arboj (se ili estas disponeblaj), surgrunde (kun aŭ sen nestoj), sur klifoj, en ternestoj subgrunde kaj en rokaj fendoj. La konkurenco povas esti akra kaj ene de la sama specio kaj inter malsamaj specioj, kun agresemaj specioj kiel la Fulga ŝterno forpelante malpliregantajn speciojn for de la plej dezirataj nestolokoj.[2] La tropika Bonina petrelo nestas dum vintre por eviti konkurencon kun la plej agresema Kojnvosta pufino. Kiam la sezonoj koincidas, la Kojnvosta pufino mortigas idojn de Bonina petrelo por uzi siajn truojn.[3]

Multaj marbirdoj montras rimarkindan fidelecon al lokoj, revenante al sama truo, nesto aŭ loko dum multaj jaroj kaj defendas tiun lokon el rivaloj tre batalakre.[1] Tio pliigas sukcesan reproduktadon, havigas lokon por kunigi la partnerojn kaj malpliigas la strebadon serĉi novan lokon.[4] Unuafoje reproduktuloj kutime revenas al sia naskiĝkolonio kaj ofte nestas proksime de la loko kie ili eloviĝis. Tiu tendenco, konata kiel filopatrio, estas tiom forta ke pristudo pri Lajsana albatroso pruvis, ke la mezaveraĝa distanco inter la eloviĝejo kaj la loko kie birdo setligas sian propran teritorion estas 22 m;[5] alia studado pri nestado de Flavbeka pufino ĉe Korsiko, pruvis, ke 9 el of 61 masklidoj kiuj revenas reprodukti al la naskiĝkolonio reproduktiĝas en la truo kie ili kreskiĝis kaj 2 fakte reproduktiĝis kun siaj propraj patrinoj.[6]

Kolonioj de marbirdoj estas kutime lokitaj en insuloj, klifoj aŭ kapetoj kien teraj mamuloj malfacile alvenas.[7] Oni supozas, ke tio protektas marbirdojn, kiuj estas ofte tre mallertaj surteren. Kolonialismo ofte okazas ĉe tipoj de birdoj kiuj ne defendas manĝoteritoriojn (kiel apusoj, kiuj havas tre variajn predoresursojn); tio povas esti kialo por sia ofteco ĉe marbirdoj.[1] Estas aliaj eblaj avantaĝoj: kolonioj povas funkcii kiel informejoj, kie marbirdoj marrevenontoj por manĝi povas trovi kie estas eblaj predoj por pristudo de revenintaj individuoj de la sama specio. Ankaŭ estas malavantaĝoj en la kolonia vivo, ĉefe la rapideco por malsanoj. Kolonioj de marbirdoj ankaŭ allogas la atenton de predantoj, ĉefe aliaj birdoj, kaj multaj specioj alvenas al siaj kolonioj nokte por malhelpi predadon.[8]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Burger; $2
  2. Schreiber, E. A., C. J. Feare, B. A. Harrington, B. G. Murray, Jr., W. B. Robertson, Jr., M. J. Robertson, and G. E. Woolfenden. 2002. Sooty Tern (Sterna fuscata). In The Birds of North America, No. 665 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  3. Seto, N. W. H., and D. O'Daniel. (1999) Bonin Petrel (Pterodroma hypoleuca). In The Birds of North America, No. 385 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.
  4. Bried, J.L., Pontier, D., Jouventin, P., (2003) "Mate fidelity in monogamous birds: a re-examination of the Procellariiformes" Animal Behaviour 65: 235–246 [1]
  5. Fisher, H.I., (1976) "Some dynamics of a breeding colony of Laysan Albatrosses. Wilson Bulletin 88: 121–142.
  6. Rabouam, C., Thibault, J.-C., Bretagnole, V., (1998) "Natal Philopatry and Close Inbreeding in Cory's Shearwater (Calonectris diomedea)" Auk 115(2): 483–486 [2]
  7. Moors, P.J.; Atkinson, I.A.E. (1984). Predation on seabirds by introduced animals, and factors affecting its severity.. In Status and Conservation of the World's Seabirds. Cambridge: ICBP. ISBN 0-946888-03-5.
  8. Keitt, B.S., Tershy, B.R. & Croll, D.A (2004). "Nocturnal behavior reduces predation pressure on Black-vented Shearwaters Puffinus opisthomelas" Marine Ornithology 32 (3): 173-178.[3]