Arnhemlando
| Arnhemlando | ||
|---|---|---|
| region of the Northern Territory, turisma celloko [+] | ||
| Lando | Aŭstralio | |
| - koordinatoj | 12° 43′ 48″ S, 134° 35′ 24″ O (mapo)-12.73134.59Koordinatoj: 12° 43′ 48″ S, 134° 35′ 24″ O (mapo) [+] | |
Arnhemlando (angle : Arnhem Land) estas areo de 97 000 km², en la nordokcidento de Norda Teritorio, Aŭstralio.
La regiono obtenis sian nomon far Matthew Flinders, kiu nomis ĝin laŭ la nederlanda ŝipo De Arnhem, kiu en 1623 esplorrigardis la marbordon. La ŝipo estis siavice nomita laŭ la nederlanda urbo Arnhem.

Demografio
[redakti | redakti fonton]La regiono estas ekde 1931 rezervejo por la Indiĝenaj aŭstralianoj. En tiu rezervejo loĝas la jolgnuoj (angle : Yolgnu), indiĝen-aŭstralia tribo. La areo estas administrita por la indiĝenoj far la Konsilantaro de Norda Lando (angle : Northern Land Council), sed estis estrata, ĝis la mezo de la 50-aj jaroj, el la ĉefurbo Darvino.
Muziko
[redakti | redakti fonton]Arnhemlando kaj la jolgnuoj estas la origino de la diĝeriduo. La eŭkalipto-arboj, kavigitaj de la termitoj, uzeblas kiel natura muzikinstrumento.
Folkloro
[redakti | redakti fonton]Tradicia rakonto el okcidenta Arnhema Lando rakontas pri Nigra Kakatuo kaj ŝia edzo Korvo, kiuj estas Birdo-homoj, kiuj elkreskigas nigrajn plumojn post kiam ili estas trafitaj de malsano de trans la maro norden. Timante esti entombigitaj subtere, ili transformiĝas en birdojn kaj flugas alte en la ĉielo.[1]
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]G.M. 1964 : Sciencistoj en Arnhemlando, Geografia Revuo, VI(6), 14-15.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Berndt, Catherine H.. (1979) Land of the Rainbow Snake: Aboriginal Children's Stories and Songs from Western Arnhem Land. Sydney: Collins. ISBN 978-0-00-184384-4.



