Lordhovaj subtropikaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la ekoregiono.

La lordhovaj subtropikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Insulo Lord Howe. Pro ĝia alta biodiverseco la ekoregiono estas inkludita en la tutmondaj 200-regiono "lordhovaj kaj norfolk-insulaj arbaroj". Sepdek kvin procentoj de la lordhova tersupraĵa areo estis signataj kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1982.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tipa lordhova vegetaĵaro.

Lordhova Insulo situas proksimume 700 km oriente de Aŭstralio kaj 1 350 km nordokcidente de Nov-Zelando. Ĝi estas krescenta vulkaninsulo kiu estas 10 km longa, kun kelkaj apudaj insuletoj. Estas du ĉefaj pintoj je la suda ekstremo kun altecoj de 875 kaj 777 metroj.

Lordhova Insulo estas unika kiel enloĝata pacifika insulo pri la fakto ke malpli ol 10 procentoj de la insulo estis senarbarigataj por homa uzado.

La klimato estas humide subtropika, kun averaĝa jarpluvo de 1 717 mm. Tiu precipitaĵo estas regule disvastigata tra la jaro kaj ĝi ebligas al la insulo de subteni abundan pluvarbaron.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Lordhova Insulo estas vaste kovrata de pluvarbaro, kvankam estas ankaŭ areoj kun arbustaro, herbejo, kaj senarbejo en la malaltaĵoj kaj sur la klifoj. La malaltaĵa pluvarbaroj estas subdividitaj en kvin tipojn : Drypetes-Cryptocarya, Cleistocalyx-Chionanthus, miksa foliarbaro, Howea forsterianaH. belmoreana palmarbaro, kaj pandanarbaro (Pandanus forsteri). Cryptocarya gregsonii kaj la palmo Hedyscepe canterburyana dominas la submontaran arbaron. La subarbaraĵo estas riĉa je filikoj, arbofilikoj (Cyathea spp.), kaj muskoj. Kanopea ekmorto okazas en tiuj arbaroj kaj oni supozas ke ĝi estas natura fenomeno rilata al grupa maljunuleco.

Ĉe la pintoj de la du altaĵaroj troviĝas vera nubarbaro, dominata de Zygogynum howeanum kaj Dracophyllum fitzgeraldii. Tiu kriplarbaro estas grava biotopo por la endemia lordhova ralo (Gallirallus sylvestris), kaj estas uzata kiel reproduktada areo de la solandra petrelo (Pterodroma solandri). Ĝenerale, la arbaroj de Lordhova Insulo havas fortan afinecon kun la flaŭro de Aŭstralio, Novkaledonio, kaj malpligrade kun tiu de Nov-Zelando.

El la 241 indiĝenaj vaskulaj plantoj, 105 estas endemiaj specioj. Estas kvin endemiaj plantogenroj : Negria, Lordhowea, kaj la palmoj Hedyscepe, Howea, kaj Lepidorrhachis. Minimume dek ses el la endemiaj plantospecioj estas laŭkonsidere maloftaj, endanĝerigataj aŭ vundeblaj, kaj multaj havas ekstreme malvastajn arealojn : la endemia Chionochloa conspicua estas konata nur por unu grupo sur Altaĵo Liĝbird.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La formortinta Porphyrio albus. Desegnaĵo farita en majo 1788 de Arthur Bowes Smyth kiu estis kuracisto sur la "HMS Lady Penrhyn", ŝipo de la Unua Ŝiparo (First Fleet) sin direktinta al Ĉinujo dum ĝia reirado al Anglujo.

Nuntempe estas 129 indiĝenaj kaj enmetitaj specioj en la ekoregiono, el kiuj 27 reproduktiĝas en Lordhova Insulo. Naŭ el la origine dek kvin indiĝenaj terbirdoj estas formortintaj, inkluzive de 7 endemiaj specioj. Estas kvar ekzistantaj endemiaj terbirdoj, ampleksante du speciojn kaj du subspeciojn : la relative abundan lordhovan arĝentokululon (Zosterops lateralis tephropleurus), la lordhovan ralon, Pachycephala pectoralis contempt, kaj Strepera graculina crissalis (Artamidae). La ralo estis reduktata al 25 individuoj en la 1970-aj jaroj, sed intensiva mastrumado-programo plialtigis la populacion al pli ol 220 individuoj. Marbirdoj ankaŭ uzas la insularon, kaj unu el la malmultaj reprodukto-areoj de la solandra petrelo estas en la nubarbaro de Lordhova Insulo. Proksimume duono de la monda populacio de la karnopieda pufino (Puffinus carneipes hullianus) reproduktiĝas en la insulo, kaj Lordhova Insulo havas la plej granda koncentriĝon de la ruĝvosta tropikbirdo (Phaethon rubricauda). Dek du aliaj marbirdoj ankaŭ nestumas en la insulo.

Estas nur unu indiĝena mamulo, la granda arbara kiroptero Eptesicus sagittula, kaj du indiĝenaj reptilioj, unu skinkedo (Oligosoma lichenigera) kaj unu geko (Phyllodactylus guentheri), ambaŭ eble formortintaj en la ĉefa insulo kaŭze de enmetitaj predantoj. Tamen estas multe da senvertebrulaj taksonoj en la subtropikaj arbaroj, etendiĝante de terhelikoj al muŝoj kaj lumbrikoj.

El la 100 priskribitaj lordhovaj araneulaj taksonoj, ĝis 50 procentoj estas laŭkonsidere endemiaj. Notinda estas ke la plej suda koralrifo el iuj ajn pacifika insulo troviĝas ĉe Lordhova Insulo, kaj ke 4 procentoj de ĝiaj fiŝo-taksonoj estas samhavaj nur kun Norfolkinsulo.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam la plimulto de Lordhova Insulo nuntempe estas protektata, daŭra gardemo estas necesa por preventi la enmeto kaj naturalizo de enmetitaj specioj. Enmetitaj predantoj estas havintaj neniigitan efikon por la endemia tera bestaro, kaj enmititaj herboj estas invadantaj la insulon kaj forpuŝas la indiĝenajn speciojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj Flag of France.svg Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

31°33′S 159°05′E  /  31.55°S, 159.083°O / -31.55; 159.083 (Lordhovaj subtropikaj arbaroj)