Insulo
Enhavo
Difino[redakti | redakti fonton]
Insulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.
Geografiaĵoj[redakti | redakti fonton]
Plej grandaj insuloj[redakti | redakti fonton]
(surfaco, mil kv.km)
Nomo | Surfaco | Nomo | Surfaco |
---|---|---|---|
Gronlando | 2.176 | Britio | 216 |
Nov-Gvineo | 785 | Ellesmere-insulo | 213 |
Borneo | 734 | Viktoria Insulo | 212 |
Madagaskaro | 590 | Sulaveso (Celebeso) | 170 |
Bafina Insulo | 476 | Suda Insulo (Nov-Zelando) | 150 |
Sumatro | 434 | Javo | 127 |
Honŝuo | 227 | Norda Insulo (Nov-Zelando) | 115 |
Plej grandaj insularoj[redakti | redakti fonton]
(surfaco mil kv.km)
Nomo | Areo | Situo |
---|---|---|
Grand-Sunda Insularo | 1500,0 | Hinda Oceano, Java, Sulavesa, Banda Maroj Brita |
Kanada Arkta Insularo | 1335,5 | Arkta Oceano |
Japana insularo | 370,0 | Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj |
Brita insularo | 325,0 | Atlantiko k Norda Maro |
Filipina insularo | 300,0 | Pacifiko, Filipina maro |
Nov-Zelanda Insularo | 268,7 | Pacifiko, Tasmana maro |
Grandaj Antiloj | 209,0 | Kariba maro |
Malgrand-Sunda insularo | 128,0 | Hinda Oceano, Timora k Banda maroj |
Plej multnombraj insularoj[redakti | redakti fonton]
Akvelanda Insularo - Stokholma Insularo
Ceteraj gravaj insuloj kaj -aroj[redakti | redakti fonton]
Irlando – Islando – Svalbardo – Korsiko – Sicilio – Kreto – Hokajdo – Luzono – Mindanao – Timoro – Srilanko – Tajvano – Kipro – Kanaria Insularo – Havaja Insularo – Kubo – Haitio – Jamajko – Porto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo – Bioko – Bismarkoj
St. Martins en la Scili-insularo
La insulo Kanton en Kiribato, satelita vido