Islando (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Islando
islande Landafræði Íslands

Islando. Usona armea mapo (1952)
Islando. Usona armea mapo (1952)
Situo Atlantiko
Geografia situo 65° 0′ N, 18° 0′ U65-182109.6Koordinatoj: 65° 0′ N, 18° 0′ U
Areo 103 000 km²
Plej alta loko Hvannadalshnúkur
2 109,6 m
Ŝtato Islando Islando
Malkovro 874
Loĝantaro 321 857 (2013)
3,1 loĝ./km²
Ĉefa loko Rejkjaviko
Tipa pejzaĝo de Islando
Tipa pejzaĝo de Islando
v  d  r
Information icon.svg

La insulo Islando (islande Landafræði Íslands) apartenas al la samnoma lando kaj situas en la norda parto de Atlantiko, apud la norda polusa cirklo, inter Gronlando kaj Norvegio.

Preskaŭ la tuta insulo estas vulkandevena altebenaĵo, kies krutaj deklivoj al la oceano formas milojn da fjordoj. Averaĝa alteco super la marnivelo estas 500 m. Plejparton de Islando konsistigas multenombraj funkciantaj vulkanoj (Hekla, Askja, Lakagígar kaj aliaj), gejseroj, tervarmaj akvofontoj, lafaj terenoj kaj glaĉeroj. La plej alta punkto de la insulo estas la pinto Hvannadalshnúkur (2 109,6 m).

Areo de la insulo estas ĉirkaŭ 103 000 km² (18-a plej granda insulo en la mondo). El tio 11 800 km² estas glaĉeroj. Lagoj kaj glaĉeroj estas 14,3 % da teritorio, per plantoj estas kovritaj nur 23 %[1]. La plej grandaj lagoj estas Þórisvatn (83—88 km²) kaj Þingvallavatn (82 km²).

Centra parto de la insulo estas dezerta regiono de vulkanoj, sablaj kaj lafaj terenoj, altebenaĵoj kaj glaĉeroj. Plej oftaj estas altecoj inter 500 kaj 1000 metroj. Por loĝado taŭgas nur kvarono de la insulo — apudbordaj malaltebenaĵoj kaj valoj.

La nordamerika kaj eŭrazia platoj disiras, formante la mezatlantikan dorson
Disrompiĝo de la litosfero pro disirado de la nordamerika kaj eŭrazia platoj
La vulkano Hekla
Glaĉero kovrita per cindro post erupcio de la vulkano Eyjafjallajökull

Geologia formiĝo[redakti | redakti fonton]

Islando estas insulo, situanta sur la kresto de la nord-atlantika tutgloba tektona orlo, laŭlonge de kiu disiras la nordamerika kaj eŭrazia tektonaj platoj.

La insulon kunmetis grandaj tavoloj de bazaltoj kaj aliaj lafoj, kiuj estis elverŝiĝantaj ekde mioceno ĝis nun. Dikeco de la lafaj tavoloj estas ĝis 7 km.

Vulkanoj[redakti | redakti fonton]

Islando estas unu el plej vulkane aktivaj lokoj sur la Tero. Sur la insulo situas funkciantaj vulkanoj, gejseroj, tervarmaj akvofontoj. Pro la okazanta disirado de litosferaj platoj sur la insulo ofte okazas erupcioj kaj tertremoj.

Malkruta konuso de la vulkano Hekla estas bone videbla el Rejkjaviko. Por la islandanoj tiu monto estas nacia simbolo. Miloj da turistoj ĉiujare aspiras leviĝi sur ĝian pinton kaj enrigardi la profundon de la kratero.

La vulkano Lakagígar aspektas ne kiel vulkano; ĝi estas grandega fendo en la terkrusto, plenigita per solidiĝinta lafo.

La estingiĝinta antaŭ jarcentoj vulkano Esja estas videbla de ĉie en Rejkjaviko kiel longa monto kun plata pinto. Popola onidiro asertas, ke Esja estas ŝtoniĝinta gigantino. Geologoj opinias, ke la monto formiĝis el multenombraj solidiĝintaj lafaj fluoj, kiuj estis surtavoliĝantaj unu sur alian dum pluraj jarcentoj.

Sur la glaĉero Snæfellsjökull en la plej okcidenta punkto de la islanda duoninsulo Snæfellsnes situas la vulkano Snæfells.

Vulkanaj erupcioj okazas ne nur sur la insulo Islando mem, sed ankaŭ sur la oceana fundo apud ĝiaj bordoj, kaj ankaŭ sur insuletoj.

En 1873, dum erupcio de la vulkano Lakagígar, situanta sud-okcidenten de Vatnajökull, formiĝis la plej granda dum la homara historio lafa fluo.

La vulkano Katla erupciis en 1918, 1934 kaj 1955. Subglacia aktiveco igas intensan degelon de glacio kaj dronigon de apudaj regionoj per degela akvo.

En 1963 rezulte de erupcio de subakva vulkano aperis la insulo Surtsey, de tiam nova plej suda punkto de la lando.

En 1973 okazis erupcio sur la insulo Heimaey. Oni devis evakui la loĝantaron de la komunumo Vestmannaeyjar.

Okazis kelkaj erupcioj de Eyjafjallajökull en 2010, antaŭ tio — en 1821—1823.

Gejseroj[redakti | redakti fonton]

Al vulkanismo estas ligitaj ankaŭ la disĵetitaj tra la tuta Islando tervarmaj akvofontoj (pli ol 250). Solfataroj (varmegaj elĵetoj de sulfura duoksido kaj hidrogena sulfido el fendoj en la terkrusto) situas nur en junaj vulkanismaj zonoj. Fama estas Geysir, doninta nomon al ĉiuj gejseroj.

Energio de tervarmaj akvofontoj estas vaste uzata en Islando por varmigo de domoj (en tiaj domoj loĝas pli ol 85 % da loĝantaro de la lando), por liverado de varma akvo al naĝbasenoj kaj oranĝerioj.

Grundoj[redakti | redakti fonton]

Sur apudbordaj malaltebenaĵoj kaj mezaltaj ebenoj ekzistas fekundaj grundoj, ĉe randoj de glaĉeroj ofte marĉigitaj. Grundoj de Islando estas parte mineralaj, leŭsaj, parte marĉaj, riĉigitaj per vulkana cindro, kaj parte eolaj polvaj kaj sablaj.

Malpli ol kvarono de la teritorio de la lando estas kovrita per plantoj (antaŭ dek unu jarcentoj, dum ekloĝo de la insulo, estis du trionoj). Vastaj internaj altebenaĵoj preskaŭ absolute malhavas plantan kovron. En la plantaro dominas muskoj kaj herboj.

Antaŭnelonge nur sur 1 % da areo estis lignoplantoj; tiuj estis plejparte betuloj, ofte kun trunkoj kurbigitaj fare de fortaj ventoj. Dum lastaj jaroj oni plantis kelkloke pinofitojn.

Glaĉeroj[redakti | redakti fonton]

Areo de la insulo estas 103 000 km², en tiu nombro 11 800 km² estas kovritaj per glaĉeroj.

La plej granda en Islando kaj en Eŭropo kovroglaĉero estas Vatnajökull kun areo je 8 300 km², situanta en sud-oriento de la insulo. Ĝi estas vasta glacia altebenaĵo, trapikita en ok lokoj per pintoj de estingiĝintaj kaj funkciantaj vulkanoj.

Aliaj grandaj glaciĉapoj estas Hofsjökull kaj Langjökull en la interna parto de la insulo kaj Mýrdalsjökull kaj Eyjafjallajökull. Ili kovras funkciantajn vulkanojn.

La islandaj glaĉeroj estas la plej granda moderna glacia zono en Eŭropo.

Marborda linio[redakti | redakti fonton]

Longeco de la borda linio estas ĉirkaŭ 4 970 km. En la nord-okcidento, nordo kaj oriento ĝi estas ege dispartigita per fjordoj kaj golfoj, en tiu nombro Faxaflói, Breiðafjörður, Ísafjarðardjúp, Húnaflói, Skagafjörður, Eyjafjörður, Öxarfjörður, Þistilfjörður, Bakkaflói kaj Vopnafjörður. Sudaj kaj sud-okcidentaj bordoj estas sablaj kaj ne havas naturajn havenojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]