Ísafjarðardjúp
Ísafjarðardjúp | ||
---|---|---|
La urbo Ísafjörður en Ísafjarðardjúp | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Termaso | Vestfirðir | |
Geografia situo | 66° 10′ 0″ N, 23° 0′ 0″ U (mapo)66.166666666667-23Koordinatoj: 66° 10′ 0″ N, 23° 0′ 0″ U (mapo) | |
Maksimuma akvoprofundo | 128 m | |
Ísafjarðardjúp estas granda fjordo en Vestfirðir, en la nord-okcidento de Islando.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo estas tradukebla kiel «abismo de glacia fjordo» (islande ís — glacio, fjörður — fjordo, djúpur — abismo, profundo).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La fjordo longas je 74 km, larĝo ĉe la enirejo estas 22 km, profundo kelkloke atingas 128 m. La bordoj estas rokplenaj, krutaj.
De Ísafjarðardjúp debranĉiĝas kelkaj malgrandaj fjordoj. Ĉe la sud-okcidenta flanko tiuj estas Skutulsfjörður (islande: Skutulsfjörður), Álftafjörður (islande: Álftafjörður (Ísafjarðardjúpi)), Seyðisfjörður (islande: Seyðisfjörður (Ísafjarðardjúpi)), Hestfjörður (islande: Hestfjörður), Skötufjörður (islande: Skötufjörður), Mjóifjörður (islande: Mjóifjörður (Ísafjarðardjúpi)), Vatnsfjörður (islande: Vatnsfjörður (Ísafjarðardjúpi)), Reykjarfjörður kaj Ísafjörður. Ĉe la nord-orienta flanko tiu estas Kaldalón (islande: Kaldalón).
En la fjordo situas tri insuloj: Vigur (islande: Vigur (eyja)) (la plej granda), Æðey (islande: Æðey) kaj Borgarey (islande: Borgarey) (la plej malgranda).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Surborde de la fjordo situas la plej granda urbo de la nord-okcidento de Islando, ĉefurbo de la regiono Vestfirðir, Ísafjörður, kaj ankaŭ la loĝlokoj Bolungarvík kaj Súðavík.
La insulo Borgarey estas neloĝata, sur Vigur kaj Æðey estas farmoj.