Cyril Ramaphosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cyril Ramaphosa
Persona informo
Matamela Cyril Ramaphosa
Naskiĝo 17-an de novembro 1952 (1952-11-17) (71-jaraĝa)
en Soweto,  Unio de Sud-Afriko
Lingvoj vendaanglazuluakosapeda vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Yale • Damelin vd
Partio Afrika Nacia Kongreso vd
Familio
Patro Tshivhase Samuel Ramaphosa vd
Patrino Nyamuofhe Erdmuth Ramaphosa vd
Edz(in)o Tshepo Motsepe vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • entreprenisto • entreprenisto vd
Laborkampo politiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matamela Cyril RAMAPHOSA (17a de Novembro 1952) estas sudafrika negocisto kaj politikisto kiu funkcias kiel la kvina kaj nuna prezidento de Sudafriko ekde 2018. Iama kontraŭ-apartisma aktivulo, estro de sindikato, kaj entreprenisto, Ramaphosa estas ankaŭ prezidanto de la Afrika Nacia Kongreso (ANK).

Ramaphosa famiĝis enlande kiel ĝenerala sekretario de la plej granda kaj pova sindikato de Sudafriko, nome Nacia Sindikato de Ministoj. En 1991, li estis elektita ĝenerala sekretario de la ANK sub estreco de la prezidento de la ANK nome Nelson Mandela kaj iĝis la ĉefa negocanto de la ANK dum la negocadoj kiuj finigs la apartismon. Li estis elektita prezidanto de la Konstitucifara Asembleo post la unua demokratia balotado de la lando en 1994 kaj kelkaj observantoj kredis, ke li estis la preferata sukcedanto de Mandela. Tamen, Ramaphosa rezignis el politiko en 1996 kaj iĝis bone konata kiel negocisto, kiel posedanto de sudafrika McDonald's, proparolanto de MTN, membro de Lonmin, kaj fondinto de la grupo Shanduka.

Li revenis al politiko en Decembro 2012 en la 53a Nacia Kongreso de ANK kaj servis kiel deputita prezidento de Sudafriko sub estreco de la Prezidento Jacob Zuma el 2014 ĝis 2018. Li estis ankaŭ la prezidanto de la Nacia Plankomisiono. En la 54a Nacia Kongreso de ANK la 18an de Decembro 2017, li estis elektita prezidanto de la ANK. Du monatojn poste, la tagon post la rezigno de Zuma la 14an de Februaro 2018, la Nacia Asembleo (NA) elektis Ramaphosa kiel prezidento de Sudafriko. Li komencis sian unuan regotempon kiel prezidento en Majo 2019 post la venko de ANK en la balotado de 2019. Estante prezidento, Ramaphosa servis kiel prezidanto de la Afrika Unio el 2020 ĝis 2021 kaj estris la reago de Sudafriko al la pandemio de la kronvirusa malsano de 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cyril Ramaphosa en la angla Vikipedio.