Nkosazana Dlamini-Zuma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nkosazana Dlamini-Zuma
Nkosazana Dlamini-Zuma 2009.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 27-an de januaro 1949 (1949-01-27) (70-jara)
en Natal Province
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater University of Zululand • Universitato de Bristol • Adams College • Universitato de Liverpolo • Universitato de Natalo
Profesio politikisto, kuracisto
Familianoj
Edz(in)o Jacob Zuma
Infano Thuthukile Zuma
v  d  r
Information icon.svg

Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma (27a de januaro 1949) estas politikisto kaj kontraŭ-apartisma aktivulo de Sudafriko. Ŝi estis sudafrika Ministro pri Sano el 1994 al 1999, sub Prezidento Nelson Mandela, kaj poste Ministro pri Eksteraj Aferoj el 17a de junio 1999 al 10a de majo 2009, sub prezidentoj Thabo Mbeki kaj Kgalema Motlanthe. Ŝi estis translokigita al la posteno de Ministro pri Internaj Aferoj en la Ministraro de la Prezidento Jacob Zuma, ŝia eks-edzo, la 10an de majo 2009 posteno en kiu ŝi servis ĝis sia rezigno la 2an de oktobro 2012.

La 15an de julio 2012, Dlamini-Zuma estis elektita de la Afrikunia Komisio kiel ties voĉparolanto, kio faras ŝin la unua virino kiu estris la organizon (inklude ties antaŭaĵo, nome la Organizaĵo por Afrika Unueco).[1] Ŝi enposteniĝis la 15an de oktobro 2012. Ŝi estis konsiderata futura estro de la Afrika Nacia Kongreso.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. African Union chooses first female leader | World news. The Guardian.
  2. "Is SA’s first female president on horizon?", BD Live, 10a de Aprilo 2015.