Libia enlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urboj regataj de sekvantoj de Kadafi
Urboj regataj de la ribelantoj
Urboj kun aktuala batalado aŭ neklara situacio
(Situacio de la 27-a de februaro)

Okazis revolucio en Libio ekde la 15-a de februaro 2011, kiam la protestoj kiuj jam okazis en aliaj arabaj landoj ĉefe kiaj la najbaraj Tunizio kaj Egiptio, sed ankaŭ en aliaj landoj, kontaĝiĝis al Libio, kie kunfluis malakcepto de la diktatoreco de Muamar al Kadafi, malamikeco de kelkaj triboj, protestoj kontraŭ la koruptado familia (multaj gefiloj de Kadafi estas gravuloj de la reĝimo) kaj eĉ timo pri eksterlandaj solduloj subsaharaj.

La unuaj fortaj protestoj okazis en la nordorienta regiono ĉe Bengazi kaj Tobruk kie ĉirkaŭ la 23-a de februaro hegemoniis la protestantoj kaj policanoj kaj militistoj aŭ malaperis aŭ unuiĝis al tiuj. El aviadiloj kaj helikopteroj oni estis pafinta kontraŭ ribeluloj.

La 24-an de februaro jam estis fortaj la protestantoj de kelkaj areoj nordokcidentaj. Tiutage oni parolis pri 300 mortoj laŭ la reĝimo, 1.000 laŭ itala ministro pri eksterlandaj aferoj, 10.000 laŭ televidkanalo Al Arabija. Samtempe oni diskonigis, ke kelkaj ministroj kaj eksministroj de Kadafi demisiis kaj aliris al la kontraŭstara flanko.[1]

La libia flago valida de 1951 ĝis 1969 estas uzata de la nunaj ribelantoj.

Preskaŭ 80 000 eksterlandaj loĝantoj klopodas foriri el Libio. Turkoj eliris per ŝipo. Eŭropanoj amasiĝis ĉe flughavenoj.

De la 24-a ĝis la 25-a de februaro okazis batalo en la urbo de Zaŭija je 50 km de Tripolo. Laŭ la televidkanalo Al-Ĝazira mortis almenaŭ 100 personoj kaj 400 estis vunditaj. La iama kolonelo Al Mahdi al Arbi estris la ribelantojn.

La 26-an de februaro okazis la jenaj eventoj:

  • La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis sankciojn kontraŭ la libia reĝimo. Al 22 ties superuloj, inkluzive de Muamar Kadafi kaj ties familianoj, estas malpermesite forlasi la landon. Same malpermesita estas vendado de armiloj al Libio. Al la Internacia puna kortumo oni ordonis enketi cirkonstancojn de pereo de civiluloj en Libio, kiun oni povas konsideri krimo kontraŭ homeco.
  • La eksa libia ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil deklaris pri establo de la provizora registaro, kiu dum tri monatoj preparu novan balotadon. Li ankaŭ konfirmis, ke la ĉefurbo daŭre estos Tripolo kaj pri ĉiuj krimoj kulpas nur Muamar Kadafi.
  • Potenculoj de Libio komencis disdonadon de armiloj al subtenantoj de Muamar Kadafi. Ili surportas verdajn bandaĝojn.

La 27-an de februaro la ribelantoj alproksimiĝas al Tripolo kaj en Bengazi oni organizis provizoran registaron, kies nomo estas Nacia Transira Konsilio. En la limo al Tunizio okazas humana katastrofo pro multaj miloj de fuĝintoj. Usono apogas klare la ribelintojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La revuelta se contagia al oeste de Libia", El Pais, 24-a de februaro 2011, paĝo 2a.