John Kufuor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John kaj Theresa Kufuor (2008).

John Kofi Agyekum Kufuor (8a de Decembro 1938) estas jam retiriĝinta politikisto kaj ŝtatestro de Ganao kiu servis kiel Prezidento de Ganao el 2001 al 2009. Li estis ankaŭ Prezidanto de la Afrika Unio el 2007 al 2008. Lia venko super John Atta Mills post la fino de la dua regoperiodo de Jerry Rawlings markis la unuan pacan demokratian transiron de povo en Ganao ekde la sendependeco en 1957.

La kariero de Kufuor okazis en la liberal-demokrata branĉo de la politiko en Ganao, en la partioj devenaj el la Konvencio de Unuiĝinta Orbordo kaj de la Unuiĝinta Partio. Li estis ministro de la registaro de Kofi Abrefa Busia kaj de lia Progrespartio dum la Dua Respubliko, kaj opoziciestro de la Popolfronta Partio dum la Tria Respubliko. En la Kvara Respubliko li estis kandidato de la Nova Patriota Partio por la prezidenta elekto de 1996, kaj tio kondukis lin al venko en 2000 kaj en 2004. Funkciinte dum du regoperiodoj, en 2008 li estis jam ne plu elektebla por la prezidenteco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ivor Agyeman-Duah: Between Faith and History: A Biography of J. A. Kufuor (Trenton, NJ: Africa World Press, 2003, ISBN 1-59221-128-3). Oxfordshire: Ayebia Clarke Publishing, 2006. ISBN 978-0-9547023-9-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]