Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UNAMID)
Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro
pactrupa misio
Komenco 31-a de julio 2007 vd
Fino 31-a de decembro 2020 vd
Antaŭe African Union Mission in Sudan vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro — la paciga misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio por stabiligo situacion en Darfuro (Sudano).

Ĉefa informo[redakti | redakti fonton]

Sidloko: Darfuro (Sudano).

Stabo: Al Fashir (Norda Darfuro).

Daŭro: ekde la 31-an de julio 2007.

Komuna reprezentanto de Afrika Unio/UN: Rodolphe Adada (Respubliko Kongo).

Anstataŭanto de Komuna reprezentanto de Afrika Unio/UN: Henry Anyidoho (Ganao).

Komandanto de fortoj: major-generalo Martin Luther Agwai (Niĝerio).

Komisaro de polico: Michael J. Fryer (Sud-Afriko).

Kvanto (la 28-an de februaro 2009): militservantoj — 15 114 (inkluzive: etato — 12 421, militaj observuloj — 183, policistoj — 2 510), internacia civila personaro — 863, loka civila personaro — 1 417, volontuloj de UN — 295.

Landoj, kiu donis militan personaron: Aŭstralio, Bangladeŝo, Bolivio, Burkino, Burundio, Ĉinio, Egiptio, Etiopio, Francio, Gambio, Ganao, Gvatemalo, Indonezio, Italio, Jordanio, Jemeno, Kameruno, Kanado, Kenjo, Malajzio, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Nederlando, Nepalo, Niĝerio, Pakistano, Ruando, Senegalo, Sieraleono, Sud-Afriko, Svedio, Tajlando, Tanzanio, Togolando, Turkio, Ugando, Unuiĝinta Reĝlando, Zambio, Zimbabvo.

Landoj, kiu donis policistojn: Bangladeŝo, Bocvano, Burkino, Ebur-Bordo, Egiptio, Fiĝio, Finnlando, Francio, Gambio, Ganao, Germanio, Indonezio, Italio, Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kameruno, Madagaskaro, Malajzio, Malavio, Maŭritanio, Namibio, Nepalo, Niĝerio, Niĝero, Pakistano, Palaŭo, Ruando, Salvadoro, Samoo, Sieraleono, Sud-Afriko, Svedio, Taĝikio, Tanzanio, Turkio, Ugando, Unuiĝinta Reĝlando, Zambio.

Kvanto de pereintaj (ĝis februaro 2009): 30 homoj (inkluzive: militservantoj — 17, milita observulo — 1, policistoj — 9, internacia civila personaro — 1, loka civila personaro — 2).

Konfirmita buĝeto ekde la 1-an de julio 2008 ĝis la 30-an de junio 2009: 1 569,26 miliardoj da usonaj dolaroj.

Antaŭpreparo[redakti | redakti fonton]

La 9-an de junio 2005 la NATO anoncis ke ĝi helpos la Afrikan Union por la konservado de la paco en Darfuro[1].

La 16-an de majo 2006 la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la rezolucion n. 1679 pri preparado de operacio de UN en Darfuro[2].

La 17-an de aŭgusto 2006 Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio proponis al la Konsilio de Sekureco de UN proekton de rezolucio pri sendado UN-pacigistoj al Darfuro.

La 24-an de aŭgusto 2006 la sudana prezidento Omar al-Baŝir aldiris al la Konsilio de Sekureco de UN kun peto prokrastu konsideradon de demando pri sendado UN-pacigistoj en Darfuro. Li deklaris ke mem loĝantoj de regiono ne volas tiun decidon[3].

La 31-an de aŭgusto 2006 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1706 pri plilarĝiĝo de mandato de Misio UN en Sudano. La Konsilio decidis, ke ne pli malfrue la 1-an oktobro 2006 Misio deploijĝos en Darfuro kaj estos firmiĝata per militservantoj (ĝis 17 300 homoj), civiluloj (ĝis 3 300 civilaj policistoj kaj ĝis 16 regulaj policaj formacioj)[4]. En novembro la registaro de Sudano konsentis pri tio[5]. Ĉe voĉdonado detenis sin Ĉinio, Kataro kaj Rusio[6].

La 20-an de septembro 2006 la prezidento Omar Hassan al-Bashir en sia oratoraĵo en 61-a sesio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj diris, ke propono pri sendado al Darfuro de UN-pacigistoj signifas provon reveni al koloniado de lando. Li alvokis subtenu la pacigistojn de Afrika Unio en Sudano kaj realigu la pacan interkonsenton pri Darfuro subskribita en majo[7][8].

La 22-an de septembro 2006 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1709 pri plilongiĝo de mandato de Misio UN en Sudano ĝis la 8-an de oktobro 2006[9].

La 29-an de septembro 2006 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1713 pri plilongiĝo de mandato de Grupo de ekspertizistoj, kreita laŭ rezolucio n. 1591, ĝis la 29-an de septembro 2007[10].

La 6-an de oktobro 2006 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1714 pri plilongiĝo de mandato de Misio UN en Sudano ĝis la 30-an de aprilo 2007 ĉe intenco plu plilongiĝi tiun[11].

La 16-an de novembro 2006 en Adis-Abebo okazis konsultado, dum kiu estis interkonsentigita la koncepto de Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro.

La 30-an de novembro 2006 en Abuĝo (Niĝerio) dum kunsido de la Konsilio pri paco kaj sekureco de Afrika Unio la koncepto de Misio estis aprobita.

La 30-an de aprilo 2007 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1755 pri plilongiĝo de mandato de la Misio de UN en Sudano ĝis la 31-an de oktobro 2007[12].

La 12-an de junio 2007 en Adis-Abebo okazis konsultado inter unuflanke la Afrika Unio kaj UN kaj aliflanke la registaro de Sudano. Ĥartum aprobis la Mision de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro.

Displojo[redakti | redakti fonton]

La 31-an de julio 2007 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1769 pri kreo por unua periodo je 12 monatoj de miksita misio de la Afrika Unio kaj UN. Misio konsistos el militservantoj (ĝis 19 555 homoj, inkluzive 360 militaj observuloj kaj oficiroj de telekomunikado) kaj civiluloj (ĝis 3 772 policistoj kaj 19 policaj formacioj po 140 homoj ĉiu) [13].

La 31-an de oktobro 2007 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1784 pri plilongiĝo de mandato de Misio UN en Sudano ĝis la 30-an de aprilo 2008 ĉe intenco plu plilongiĝi tiun[14].

La 30-an de aprilo 2008 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1812 pri plilongiĝo de mandato de Misio UN en Sudano ĝis la 30-an de aprilo 2009 ĉe intenco plu plilongiĝi tiun[15].

La 5-an de junio 2008 dum la renkontiĝo kun reprezentantoj de la Konsilio de Sekureco de UN la sudana prezidento Omar Hassan al-Bashir donis konsenton pri la plena deplojo de Misio de Afrika Unio kaj UN en Darfuro[16].

La 31-an de julio 2008 la Konsilio de Sekureco de UN akceptis la rezolucion n. 1828 pri plilongiĝo de mandato de Misio UN en Sudano ĝis la 31-an de julio 2009[17].

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉi tiu misio estas plej granda el ĉiuj tiuj de UN, superinte eĉ mision de UN en Respubliko Kongo.
  • Militservantoj kaj policanoj el diversaj landoj surhavas naciajn formojn, kiujn alplenigas bluaj kaskoj kaj beretoj de UN kaj brakbendoj de Afrika Unio[18].

Kritiko de Misio[redakti | redakti fonton]

En julio 2008 36 grupoj por homaj rajtoj kaj neregistaraj organizaĵoj eldonis la raporton, en kiu akuzis la internacian komunumon, ke ĝi ne provizas per bazaj nemalhaveblaj ekipaĵoj la pacigan mision. Neniu lando donacis ununuran helikopteron. Antaŭ tri semajnoj araba milicio atakis konvojon de la Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj. Rezulte sep pacigistojn estis mortigitaj kaj 19 vunditaj. Pacigistoj estas tiom malbone ekipitaj, ke iuj soldatoj surhavas bluajn plastajn sakojn sur sia kapo ĉar ili ne ricevis la norman bluan kaskon de la UN. Ĝis tiu tempo nur proksimume triono de la celataj 26 000 pacigistoj estis deplojitaj[19].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala informo de Unuiĝintaj Nacioj (ru)

Referencoj[redakti | redakti fonton]