Tanzimat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tanzimat (otomana turka: تنظيمات‎), signifante novan reĝimon de la Otomana Imperio, estis periodo de reformado kiu komenciĝis en 1839 kaj finiĝis per la Unua Konstitucia Epoko en 1876. La Tanzimat-reformepoko estis karakterizita per diversaj provoj modernigi la Otomanan Imperion, certigi ĝian teritorian integrecon kontraŭ naciistaj movadoj kaj agresemaj potencoj. La reformoj apogis Otomanismon inter la diversspecaj etnoj de la Imperio, provante bremsi la tajdon de naciismaj movadoj ene de la Otomana Imperio. La reformoj provis integri neislamanojn kaj neturkojn plene en la otomana socio per plibonigado de iliaj civilaj liberecoj kaj donado de egaleco ĝenerale en la Imperio. La reformoj ankaŭ senpunigis samseksemon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]