Akçe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akçe stampita de la sultano Murad la 2-a en la jaro 834H/1430, nome la anverso.

La akçe estis turka monero el arĝento de 2,9 g. Ĝi estis stampita por la unua fojo pro ordonoj de la otomana sultano Osmano la 1-a sekvante la modelon de monero de la imperiestroj de Trebizonda nomita asper, kaj estis destinita al kolekto de persona imposto. Tiu imposto estis novigo kondamnebla ekde la vidpunkto de la islama ortodokseco, pro sia aplikado al ĉiuj personoj. Dum pli ol unu jarcento, ĝi estis la nura monero el arĝento de la Otomana Imperio.

Ekzemple la moskeo de Sulejmano la 1-a estus kostinta 59 milionojn de "akçe" en 1550. En la 18-a jarcento perdis valoron kaj estis retirita el la cirkulado dum la sultanregado de Mahmudo la 2-a (1808-1839).